Bolligen
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bolligen (stacidomo). |
Bolligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Bolligen | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Bolligen | |
![]() | |
Habstetten, komunumo Bolligen | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Koordinatoj | 46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6177 |
Areo | 16,57 km² |
Alteco | 578 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3065 |
Komunumkodo | 0352 |
![]() | |
Mapo de Bolligen | |
Geografio redakti
Bolligen situas nordoriente de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La sudokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Worble, la monteto Lutzere en la okcidento de la komunumo situas sur la akvodislimo enter Worble-Valo kaj Emme-Valo.
La komunumo konsistas krom Bolligen mem el la lokoj Bantigen, Ferenberg, Flugbrunnen, Geristein kaj Habstetten.
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo limas en nordo al Münchenbuchsee, Moosseedorf, Urtenen-Schönbühl kaj Mattstetten, en oriento al Krauchthal kaj Vechigen, en sudo al Stettlen kaj Ostermundigen, kaj en okcidento al Ittigen.
Trafiko redakti
Bolligen estas servata per regiona tramlinio de la trafikentrepreno Regionalverkehr Bern-Solothurn. Krome la komunumo ankaŭ per lokaj busoj estas ligita kun Berno.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Bolligen datiĝas el la jaro 1180 kiel Bollingin.
vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bolligen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)