La Bantoperdriko (Arborophila gingica) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bantoperdriko
Bantoperdriko
Bantoperdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. gingica
Arborophila gingica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en sudorienta Ĉinio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas 25-30 cm tipa perdriko, ĝenerale grizbruna, kun distingaj kapo- kaj brustobildoj. Masklo havas rimarkindajn blankan frunton kaj grizecan superokulon (nigrablanka strieco) al la nuko, brunajn kronon kaj nukon, flavecan gorĝareon kaj sube tre distingan antaŭkolumon (kio nomigas la specion per la komuna nomo) konsistan je nigra supra brusto (larĝa zono) kiu pluas al brustoflankoj per nigra strieco, sube mallarĝa sed rimarkinda blanka strio inter la nigra areo kaj la bruna brustomakulo: la trikolora areo komponas brustobildon flagecan. La ventro estas griza kun bruneca flanka strieco, kiel ĉe multaj parencoj. La dorso estas griza kaj la flugiloj striecaj (nigra, blankeca, bruna). La kruroj estas ruĝaj. La ino estas pli malgranda kun bruna (ne nigra) kaj blanka subvosto.

Simila specio estas la Ĉina bambuperdriko, Bambusicola thoracica, kiu estas pli granda kaj longvosta kun ruĝecaj vizaĝo kaj gorĝo, larĝa griza superokulo kaj tre markata malhela brustoflanko kaj flanka punkteco.

La voĉo de tiu specio estas teritoria alvoko de serioj de plendecaj, dunotaj fajfoj, ripetaj regule, ofte en dueto.

Ĝi troviĝas en lokoj de montaj teritorioj de sudorienta Ĉinio, en Zhejiang, Fuĝiano, Jianĝi, Guanĝi kaj Guangdongo, kun konsiderinda variado en populacidensecoj en diferencaj partoj de sia teritorio, parte pro altituda variado, sed ankaŭ pro diferencoj en habitato kaj eĉ en observa klopodo. Ĝi estas konsiderata rara en partoj de sia teritorio, kaj restaj populacioj estas ege fragmentataj ĉar plej parto de arbaro estis perdita, kun sekva malpliiĝo. Tamen ĝi estas ankoraŭ surloke komuna en Fuĝjano, kaj ties populacio povus esti pli granda ol la nuna konserveca ĉirkaŭkalkulo de 2,500-10,000 individuoj.

La tipa habitato estas larĝafolia, kaj miksita kun konifera arbaro, bambuejo kaj arbustaro je 500 m al 1,700 m en la pli altaj montoj de sudorienta Ĉinio. Ĝi estas limigita al densaj arbaraj areoj, kie ĝi restas surgrunde inter densa subkreskaĵaro dumtage, sed ripozas komunume en arboj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti