Benimerinoj

(Alidirektita el Banumarinoj)

Benimerinoj, marinioj, merinioj, merinidoj aŭ Banumarinoj (1244-1465) estas la latinigita nomo kiun ricevas la Banu Marin, nome membroj de Imperio de berbera Zenata deveno[1] kies fundamenta kerno estis norde de la aktuala Maroko. Dum la 13a kaj 14a jarcentoj, la Banumarinoj kontrolis, ankaŭ dum mallonge kelkajn partojn de Andaluzio kaj de la orienta zono de Magrebo. Ili ekhegemoniis post la falo de la Imperio de la Almohadoj kaj estis siavice anstataŭitaj de la Ŭattasida dinastio[2] Li estis fondintoj de la kvartalo Ĝdid en Fez, kiu estis ties ĉefurbo kaj kie ili ankaŭ konstruis multajn monumentojn.[3]

Benimerinoj
Dinastio
historia lando • dinastio
Apero 1215 vd
Fino 1465 vd
Lando Maroko vd
Religio sunaismo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Abd al-Haqq I vd
Branĉoj Ŭattasida dinastio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Benimerinoj
1215 – 1465

historia lando • dinastio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Interno de la madrasa Bou Inania en Meknes.
La benimerinaj tomboj en Fez, Maroko.

Regantoj redakti

BANU MARIN

  • Unuaj banumarinaj estroj
    • Muhammad al-A'dar ibn al-'Afija ibn 'Askar al-Mujaddab (?-1145) (de la familia linio Banu 'Askar de la banumarinoj)
    • Hamama ibn Muhammad ibn Ŭazir (1145-?) (ekas la familian linion Banu Hamama al kiu apartenas la resto de banumarinaj estroj)
    • Abu Bakr ibn Hamama ibn Muhammad (?-1165/1166)
    • Abu Jalid Mahju ibn Abi Bakr ibn Hamama (1165/1166-1196)
    • Abu Muhammad 'Abd al-Haqq ibn Mahju ibn Abi Bakr (posta Abd al-Hakk la 1-a) (1196-1215)
  • 1215-1269: banumarinaj estroj, en lukto kontraŭ la Almohadoj, baze en Taza inter 1216 kaj 1244
    • Abd al-Hakk la 1-a (1215–1217)
    • Uthman la 1-a (1217–1240)
    • Muhammad la 1-a (1240–1244)
  • Ekde 1244: Banumarinoj de Fez
    • Abu Jahja ibn Abd al-Hakk (1244–1258)
    • Umar (1258–1259)
    • Abu Jusuf Jakub ibn Abd Al-Hakk (1259–1269)
  • 1269-1465: Sultanoj de Fez kaj Maroko
    • Abu Jusuf Jakub ibn Abd Al-Hakk (1269–1286)
    • Abu Jakub Jusuf an-Nasr (1286–1306)
    • Abu Thabit Amir (1307–1308)
    • Abu al-Rabi Sulajman (1308–1310)
    • Abu Said Uthman la 2-a (1310–1331)
    • Abu al-Hasan 'Ali (1331–1348)
    • Abu Inan Faris (1348–1358)
    • Muhammad la 2-a as Said (1359)
    • Abu Salim Ali la 2-a (1359–1361)
    • Abu Umar Tassfin (1361)
    • Abu Zajjan Muhammad la 3-a (1362–1366)
    • Abu l-Fariz Abdul Aziz la 1-a (1366–1372)
    • Muhammad as-Said (1372-1374)
    • Abu l-Abbas Ahmad (1374–1384)
    • Abu Zajjan Muhammad la 4-a (1384–1386)
    • Muhammad la 5-a (1386–1387)
    • Abu l-Abbas Ahmad (1387–1393)
    • Abdul Aziz la 2-a (1393–1398)
    • Abdullah (1398–1399)
    • Abu Said Uthman la 3-a (1399–1420)
    • Abd al-Haqq la 2-a (1420–1465)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1] Alirita la 16an de Oktobro 2015.
  2. (en franca) Les civilisation de l'Afrique de nord [2] Alirita la 16an de Oktobro 2015
  3. (en angla) [3] Arkivigite je 2013-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 16an de Oktobro 2015

Eksteraj ligiloj redakti