Baracoa estas urbo de la provinco Guantánamo en la oriento de Kubo. Ĝi estis la unua urbo fondita en Kubo, nome la 15-an de aŭgusto 1511. Ĝia unua (katolika) nomo estis Nuestra Señora de la Asunción de Baracoa (Nia Sinjorino de la Asuncio de Barakoo). Ĝi konservas sian kolonian karakteron ĉar dum pli ol kvar jarcentoj ĝi estis preskaŭ neatingebla pro la montĉenaro. En kelkaj vilaĝetoj de la ĉirkauaĵoj de Baracoa loĝas la lastaj survivantoj de la kubaj aborigenoj (ĉefe tainoj).

Baracoa

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 97310 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 797  () [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 21′ N, 74° 30′ U (mapo)20.344444-74.495556Koordinatoj: 20° 21′ N, 74° 30′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 974,36 km² (97 436 ha) [+]
Situo de Baracoa

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Baracoa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Panoramo de Baracoa.

Proksime estas la plej abundakva rivero de Kubo, nome Toa.

Eksteraj ligilojRedakti