Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj

La barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra-orienta Barato. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbaroj.

Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj19° 12′ 0″ N, 80° 30′ 0″ O (mapo)19.280.5Koordinatoj: 19° 12′ 0″ N, 80° 30′ 0″ O (mapo) [+]
Areo41 100 km² (4 110 000 ha) [+]

Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Tero)
Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Eastern Highlands moist deciduous forests [+]
vdr

Priskribo redakti

 
Sekaj ĉiamverdaj arbaroj dum la musono laŭlonge de Orientaj Ghatoj je Visakhapatnam.

La ekoregiono kovras areon de 341 100 kvadrataj kilometroj kaj etendiĝas tra partoj de la subŝtatoj Andra-Pradeŝo, Ĉhatisgaro, Ĝharkhando, Madhja-Pradeŝo, Maharaŝtro, kaj Oriso. La orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj etendiĝas ekde la marbordo de Bengala Golfo en norda Anra-Pradeŝo kaj suda Oriso, tra la norda parto de Orientaj Ghatoj kaj nordorienta Dekkana Altebenaĵo, al orienta Satpura-Montaro kaj supra Narmado-Valo.

La arbaroj de la ekoregiono estas subtenataj de la humido-portantaj musonoventoj de Bengala Golfo, kiuj alvenas el la sudoriento. La ekoregiono estas limigata en la nordo kaj la okcidento de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj ekoregionoj, inkluzive de la sekaj foliarbaroj de centra Dekkana Altebenaĵo en la sudokcidento kaj okcidento, de la narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj en la nordokcidento, kaj de la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la nordo kaj nordoriento. La pli sekaj nordaj deciduaj arbaroj, troviĝantaj okcidente de Orientaj Ghatoj, estas tute ĉirkaŭataj de la orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, en la pluvombro de Ghatoj, kiuj parte haltigas la humido-ŝarĝatajn musonoventojn landinterne de Bengala Golfo. La humidaj orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj troviĝas nordoriente en la marbordaj malaltejoj de Oriso.

Flaŭro redakti

 
Deciduaj arbaroj dum la musono laŭlonge de Orientaj Ghatoj.

La arbaroj de la ekoregiono estas superregataj de la fortika ŝoreo (Shorea robusta), akompanata de terminaliospecioj, Adina (rubiacoj), Toona (meliacoj), sizigio, Buchanania (anakardiacoj), Cleistanthus (filantacoj), kaj Anogeissus (kombretacoj). La flaŭro de la ekoregiono samhavas multajn karakterizojn kun la humidaj arbaroj de Okcidentaj Ghatoj kaj orienta Himalajo.

Faŭno redakti

La ekoregiono estas konsiderata kiel tutmonde elstaranta fare de la Monda Natur-Fonduso pro sia tutaĵo de grandaj mamuloj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la griza lupo (Canis lupus), la gaŭro (Bos gaurus), kaj la hinda longlipa urso (Melursus ursinus). La azia elefanto (Elephas maximus) estas formortinta en la ekoregiono.

La 313 birdospecioj de la ekoregiono inkludas du minacatajn speciojn : Amandava formosa (estrildedoj) kaj blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus).

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti