Barbadillo de Herreros

Barbadillo de Herreros [barbaDiljo deREros] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, lime kun Rioĥo. De la loknomo Herreros signifas forĝistojn, kaj tiukadre aperas martelo kaj amboso en la municipa blazono.

Barbadillo de Herreros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09615
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 3° 10′ U (mapo)42.15-3.1666666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 495 m [+]
Areo 64,16 km² (6 416 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbadillo de Herreros (Provinco Burgoso)
Barbadillo de Herreros (Provinco Burgoso)
DEC
Barbadillo de Herreros
Barbadillo de Herreros
Situo de Barbadillo de Herreros
Barbadillo de Herreros (Hispanio)
Barbadillo de Herreros (Hispanio)
DEC
Barbadillo de Herreros
Barbadillo de Herreros
Situo de Barbadillo de Herreros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbadillo de Herreros [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
Forĝejo en Alto Pedroso.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 68 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, en la valo de la rivero Pedroso.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

En la 10-a jarcento estis la alfoz de Barbadillo, kiu enhavis tiaman Barbatiello (poste Barbatiello de Ferreros) kaj aliaj najbaraj lokoj kiel Riocavado, Barbadillo del Pez, Monterrubio de la Demanda, Huerta de Arriba kaj Valle de Valdelaguna. En la 11-a jarcento jam estis menciita la minagado, kio rezultis en la nomero "Herreros". En 1352 estis menciita Barbadiel de Ferreros, kun senjorlanda reĝimo, dependanta de la familio Velasco.

Oni instalis forĝejon en 1864, pro kio la loko ege prosperis kaj eĉ oni atingis milon da loĝantoj kaj oni konstruis fervojon kiu funkciis por iom da tempo. La lasta forĝejo pluis ĝis 1926, post kio la loĝloko ege dekadencis.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), minado, forstado, ĉasado, fiŝkaptado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti