Barbara Cassin

Barbara CASSIN estas franca filologino kaj filozofino, naskiĝinta la 24-an de oktobro 1947 en Boulogne-Billancourt. Direktorino de esploradoj ĉe CNRS, ŝi postvenis Jonathan Barnes kiel estro de la centro Leon Robin ĝis 2010. Ŝiaj verkoj temas ĉefe pri sofistiko (pri paralogismo) kaj retoriko kaj ankaŭ iliaj rilatoj kun filozofio. Alain Badiou kun kiu ŝi verkis plurajn librojn, konsideras ke la laboro de Barbara Cassin estas sintezo inter la heredaĵo de Heidegger kaj la «lingvistika turna-punkto».

Barbara Cassin
Barbara Cassin en 2014
Barbara Cassin en 2014
Persona informo
Barbara Cassin
Naskonomo Laure Sylvie Barbara Cassin
Naskiĝo 24-an de oktobro 1947 (1947-10-24) (76-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj francagermanaantikva greka vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée CondorcetLycée Pasteur • Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Parizo-Sorbono vd
Profesio
Okupo filologo • filozofo • vortaristo • scienca esploristo vd
Laborkampo lingva turniĝo • filologiofilozofio vd
Doktoreca konsilisto Pierre Aubenque • Jean Bollack vd
Verkado
Verkoj L'Effet sophistique vd
Filozofo
okcidenta filozofio
nuna filozofio
Ĉefaj interesoj Sofistiko, retoriko, filozofio de la lingvo.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verko redakti

Barbara Cassin interesiĝis tre frue por la pensado de Martin Heidegger, kun kiu ŝi partoprenis en 1969 je la seminario de Toro ĉe René Char.

Ŝi subtenas en 1974 tezon pri pseŭdoaristotela traktaĵo pri Meliso el Samoso, Ksenofono kaj Gorgio. Rearanĝita ses jarojn poste, tiu laboro iĝis la eldonajo Se Parmenido. En 1984, ŝi organizis kolokvon Kio estas la sofistiko? kun Monique Canto-Sperber en la Internacia Kultura Centro de Cerisy-la-Salle.

Ŝi daŭrigis poste siajn esploradojn sine de la internacia kolegio de filozofio, kie ŝi estis direktorino de 1988 ĝis 1992. Plurfoje, ŝi laboris kun Michel Narcy. Ili tradukis kaj eldonis kune la libron Gamo de la metafiziko de Aristotelo.

Alia karakterizo de la laboro de Barbara Cassin estas la intereso kiun ŝi havas por la rilatoj inter la antikva pensado kaj la nuntempa mondo. Tiu estas ilustrita per la kolokvo La nuntempaj strategioj de sinproprigo de la antikvo, en Sorbono en 1990, kies aktoj estos publikitaj en 1992 sub la titolo Niaj grekoj kaj iliaj modernoj. Oni trovas tie kontribuaĵojn de Elizabeth Anscombe, Pierre Aubenque, Jacques Brunschwig, Gilles Deleuze, Jacques Derrida, Umberto Eco, Paul Ricoeur, ktp.

En 1994, ŝi subtenis en Sorbono sian rajtigon por direkti esploradojn (HDR, laŭ la francaj mallongigoj) sub la direkto de Pierre Aubenque. Tiu tezo estos publikata sub la titolo L’effet sophistique (La sofistika efiko). Krom komparo inter antikvaj verkistoj (Homero, Parmenido, Gorgio, Antifono, Aristotelo ) kaj nuntempaj temoj (Gottlob Frege, Heidegger, Hannah Arendt, Jacques Lacan, Perelman, Habermas), tiu verko proponas multajn dokumentojn. Oni trovas tie tradukojn de tekstoj, iafoje parte neeldonitaj en franca, kiaj Gorgio (kun la traktaĵo de la ne-esti kaj la kompleteco de la laŭdo de Heleno), aŭ la tetralogioj de Antifono, aŭ eltiraĵoj kiel oni skribas Historion de Lukiano de Samosato.

En la jaroj 1990, ŝi direktis centron de esploristoj por ellabori vortaron kiu regrupigos filozofiajn konceptojn igitaj de diversaj lingvoj. Konkretita en 2004, kun la eldonaĵo de Eŭropa vokablo de la filozofioj.

En 2006, ŝi eldonis kritikan verkon pri Google (Google-mi, la dua misio de Usono).

En majo 2007, post la rifuzo de la eldonisto Seuil publikigi Le Perçu (La perceptita) de François Wahl, Barbara Cassin forlasis tiun eldonejon, kie ŝi kundirektis kun Alain Badiou la kolekton la filozofia ordo kaj la dulingva serio de la kolekto points ek 1991. En septembro 2007, Barbara Cassin kaj Alain Badiou fondis ĉe Fayard la kolekton malfermitoj kies pretendita celo estas "limigi filozofion esplorante ĝiajn bordojn".

Gravaj konceptoj redakti

Sofistika historio de la filozofio redakti

Mi proponas nomigi «historio de la sofistika filozofio», tiun kiu raportas ke la pozicioj, ne al unueco de la vero, eterna, aŭ konstituata progresive, laŭ la hegela modo (la vero kiel telos), en orienta tempo, aŭ « kiele » orienta), sed tiu kiu raportas al instantanoj de la Kairo, okazaĵo, oportuneco, danke al mêkhanai, procedoj, ruzoj permesante abrupte forkapti la kairos per sia aŭdaco."

Logologio redakti

Vorto de Novalis. La logologio nomigas la sofistikan teorion kiam la diro faras la mondon (kun, notinde, Gorgio en la traktaĵo de la ne-estulo), per opozicio (kaj kiel konsekvenco de la poemo Parmenido) al ontologio. La estulo estas kreita par la parolado (la sofistika efekto). Notinde, sine de la sofistika historio, la logologio studas la historion de la performativa parolo.

La barbaro estas en la koro de la lingvo redakti

«Ni barbarismas kiam ni rifuzas tion kion konsistigas la alian kiel alia(...)»[1]}}

La ordinareco de la malbono trapasas, krom montri fremdulon kiel barbaro, per la pretendo pri universaleco de unu lingvo, novparolo, kiu reduktita kiel komunika sistemo, malagnoskas je ĉiu gepatra lingvo ĝiajn maltradukeblecajn aspektojn, pro ĝia performativa aspekto kiu estas fondinto por civilizacio. La defendo de la diverseco de la lingvoj, notinde kontraŭ la globiŝo kaj la googelizeco de la pensado, estas remparo kontraŭ la barbareco.[2]

Franca Akademio (ekde 2018) redakti

La 3-an de majo 2018, ŝi estis elektita al Franca Akademio kaj al ŝi estis atribuita fotelo n-ro 36, antaŭe posedata de Philippe Beaussant.

Barbara Cassin kaj Esperanto redakti

Sciencistoj, eĉ lingvistoj, fakuloj pri plurlingveco, povas vivi en mondo de erara sciokredo pri Esperanto. Tio klarigas ekzemple la misprezentojn de Barbara Cassin rilate al Esperanto en ŝia verko Plus d’une langue (2012)[3]. En intervjuo publikigita en tiu libro ŝi tre klare esprimas sian miskredon pri la realeco de Esperanto; ŝi asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura artefact (artefaritaĵo), ne lingvo; angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com[4]. La realo pri Esperanto estas tamen alia ol kredas Cassin, vidu ekz. Kulturo de Esperanto, Denaskaj Esperanto-parolantoj, Aŭtoroj de originala Esperantlingva literaturo.

Aldone al la misinformado en sia libro de 2012 kaj la permeso, ke tiu misinformado publikiĝu rete en 2017, bedaŭrinde Barbara Cassin daŭrigas sian agitadon kontraŭ Esperanto. En sia libro Eloges de la traduction (2016) ŝi nomas Esperanton ersatz pragmatique (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de Michel Deguy kiu parolis pri désespéranto tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, kvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi sekve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, plu restas fremda al ŝi. Krome ŝi ŝajne - kiel aliaj - kredas, ke Esperanto estu sola lingvo, dum por ĉiu Esperanto-parolanto laŭ la Deklaracio de Bulonjo (1905) estas klare, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".[5]

Verkoj de ŝi redakti

  • Si Parménide, le traité anonyme De Melisso, Xenophane, Gorgia, Paris-Lille, P.U.L. -M.S.H., 1980.
  • (dir.) Le Plaisir de parler : études de sophistique comparée, Paris, Minuit, 1986.
  • (dir.) Positions de la sophistique, Paris, Vrin, 1986.
  • La Décision du sens : le livre Gamma de la "Métaphysique" d'Aristote, introduction, établissement du texte, traduction et commentaire en collaboration avec Michel Narcy, Paris, Vrin, 1989.
  • (dir.) Nos Grecs et leurs modernes : les stratégies contemporaines d'appropriation de l'Antiquité, Paris, Seuil, 1992.
  • L'effet sophistique, Paris, Gallimard, 1995.
  • Aristote et le logos : contes de la phénoménologie ordinaire, Paris, P.U.F.,1997. Sommaire et quatrième de couverture
  • "Parménide, Sur la nature ou sur l'étant. Le grec, langue de l'être?", Paris, Seuil, "Points-bilingues", 1998
  • Voir Hélène en toute femme : d'Homère à Lacan, Paris, Les empêcheurs de penser en rond, 2000.
  • (dir. kun O. Cayla kaj Ph.-J. Salazar) "Vérité, réconciliation, réparation", Paris, Seuil, "Le Genre humain", 2004
  • Vocabulaire européen des philosophies, Paris, Seuil/Le Robert, 2004.
  • Google-moi : la deuxième mission de l'Amérique, Paris, Albin Michel, 2006.
  • Avec le plus petit et le plus inapparent des corps, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2007.
  • (dir kun D. Cohen-Levinas) "Vocabulaires de la voix", Paris, L'Harmattan, 2009
  • (dir. kun Roland Gori kaj Christian Laval) L'Appel des appels - Pour une insurrection des consciences, Paris, Mille et une nuits, "Essai", 2009.
  • (Kun Alain Badiou) Heidegger. Le nazisme, les femmes, la philosophie, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2010.
  • (Kun Alain Badiou) Il n'y a pas de rapport sexuel : Deux leçons sur "L'étourdit" de Lacan, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2010.
  • (dir. kun Carlos Lévy)" Genèses de l'acte de parole dans le monde grec, romain et médiéval", Turnhout, Brépols, 2011
  • "Jacques le Sophiste. Lacan, logos et psychanalyse", Paris, Epel, 2012
  • "Plus d'une langue", Paris, Bayard, "Les petites conférences", 2012
  • "La nostalgie", Paris, Autrement, 2013
  • (dir.) Derrière les grilles : Sortons du tout-évaluation, Paris, Fayard/Mille et une nuits, 2014.
  • Sophistical Practice. Toward a Consistent Relativism, Fordham University Press, Bronx, 2014, 384 p. (ISBN 978-0-82325638-9)
  • Éloge de la traduction. Compliquer l'universel, Fayard, 2016 (ISBN 978-2-213-70077-9)
  • Quand dire, c'est vraiment faire: Homère, Gorgias et le peuple arc-en ciel, Éditions Fayard, 2018 ,(ISBN 978-2213711614)
  • Le bonheur, sa dent, douce à la mort. Autobiographie philosophique. Éditions Fayard, 2020, (ISBN 978-2-213-71495-0) (252 p.)

Verkoj pri ŝi redakti

  • Jonathan Barnes, "De Melisso Xenophane Gorgia", The Classical Review, New Ser., Vol. 33, No. 1 (1983), pp. 66–679.
  • Stanislas Breton, "Sophistique et ontologie", Revue Philosophique de Louvain, 90, 1992, p. 279-296.
  • Stanislas Breton, "Hélène et Madeleine", Multitudes, 2001. (([1]))
  • Éric Alliez, De l'impossibilité de la phénoménologie. Sur la philosophie française contemporaine, Vrin, 1995, p. 30sq.
  • Éric Alliez, "Barbara Cassin, « Aristote et le logos. Conte de la phénoménologie ordinaire »", Multitudes, 1997. [2].
  • Stanley Cavell, "Beginning to Read Barbara Cassin", Hypatia, 15.4, Fall 200010.
  • A. D'Angelo, "Heidegger e la Sofistica. A proposito di alcune tesi di Barbara Cassin", La Cultura, 1996, vol. 34, #1, pp. 145–154.
  • B. Geoghegan, "Barbara Cassin on Google (Podcast entretien en Anglais)." Cultural Technologies podcast, http://bernardg.com/node/51 Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. B. Cassin, L'archipel des idées de Barbara Cassin, p. 39, coll. L'archipel des idées, MSH, Paris, 2014 (ISBN 978-2-7351-1699-7).
  2. A. Pierçon-Gnezda, Barbara Cassin, L’archipel des idées de Barbara Cassin [archive], in Lectures, 8 octobre 2014.
  3. Barbara Cassin. Plus d’une langue. Montrouge: Bayard Culture, 2012
  4. (angla) The power of bilingualism: Interview with Barbara Cassin, , e-flux.com, intervjuo bazita sur la eseo 'Pli ol unu lingvo' de Barbara Cassin, marto 2017.
  5. Barbara Cassin. Eloges de la traduction