Barbara Dürer

(Alidirektita el Barbara Holper)

Barbara DÜRER (naskita en 1452 kiel Barbara Holper; mortinta la 16an de majo 1514 en Nurenbergo, Germanio) estis la patrino de la fama pentristo kaj gravuristo Albrecht Dürer.

Barbara Dürer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1451 (1451-11-30)
en Nurenbergo
Morto 16-an de majo 1514 (1514-05-16) (62-jaraĝa)
en Nurenbergo
Familio
Patro Hieronymus Holper
Patrino Kunigunde Ellinger of Weissenburg
Edz(in)o Albrecht Dürer (pli aĝa)
Infanoj Albrecht Dürer • Barbara Dürer • Johannes Dürer • Jeronymus Dürer • Antoni Dürer • Agnes Dürer the Elder • Margareta Dürer • Ursula Dürer • Hans Dürer the Elder • Agnes Dürer the Younger • Peter Dürer • Catharina Dürer • Sebald Dürer the Elder • Sebald Dürer the Younger • Hans Dürer • Carl Dürer • Endres Dürer • Hans Dürer the Younger
vdr

Barbara Holper estis la filino de Hieronymus Holper, oraĵisto de Nurenbergo. La 8an de junio 1467, ŝi edziniĝis al Albrecht Dürer (nomita poste «la pli aĝa»), disĉiplo de sia patro, origina de Hungario, kiu loĝis pli ol dek jarojn en Nurenbergo kaj estis metilernanto en la ateliero de Hieronymus dum ses jaroj. Albrecht malfermis sian propran atelieron en la tereno de juristo kaj advokato Johannes Pirckheimer. Edzino nur 15-jaraĝa de Albrecht kiu estis jam 40-jaraĝa, ŝi havis kun li dekok gefilojn el kiuj nur tri survivos. La plej aĝa, naskita la 21an de majo 1471, estis nomita kiel sia patro, nome Albrecht. La du pli junaj estis Endres, naskita en 1484, kaj Hans, naskita en 1490.

Albrecht filo priskribis sian patrinon kiel pian virinon, ofte en la preĝejo, kiu edukas siajn filojn «zorge» kaj punas ilin ofte. Malfortiĝinta pro siaj nombraj gravedigoj, ŝi ofte malsaniĝis.

Probable tuj antaŭ sia eliro al lernoveturado en la regiono Supra Rejno kiam Albrecht filo faris diptikon kiu reprezentas siajn gepatrojn. Temas pri unu el du konataj portretoj de Barbara Dürer.

Albrecht patro mortis en 1502, kiam Albrecht filo konstruis sian atelieron. Barbara helpis sian filon kaj Agnes Dürer kiun li edzinigis, vendi iliajn gravuraĵojn sur la bazaroj kaj foiroj. En 1504, tute malriĉa, ŝi enfremiĝis en ĉambro de la domo de sia filo kie ŝi dediĉas sin al preĝado. En 1513, Dürer devis perforti la pordon por aliri al ŝia ĉambro kie ŝi estis tute malsana, kaj li instalis ŝin pli komforte. La malsano daŭris unu jaron antaŭ ŝia forpaso la nokton de la 16a al la 17a de majo 1514.

Portreto de la mortonta patrino (Porträt der todkranken Mutter), desegnita de Dürer en 1514.

Dürer faris de ŝi portreton kiel karbodesegno en 1514 ĉirkaŭ du monatojn antaŭ ŝia morto. Temas pri la plej antikva portreto realisma de tuj mortonta persono. La reprezento de la velkado de pasinta belo, poste ofta en la 17a jarcento, estis malofta en la epoko de Albrecht Dürer.

Bibliografio redakti

  • Michael Roth et al.: Dürers Mutter: Schönheit, Alter und Tod im Bild der Renaissance, Berlin, 2006. (ISBN 3-89479-333-3).
  • Marianne Fleischhack: Barbara Dürer: Die Mutter, Zeulenroda, 1943. Parto de serio Deutsche Mütter.