Barbara Illés-Bódi

Barbara Illés-Bódi [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés-Bódi Barbara estas hungara pentristo, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Illés-bódi, ŝia pseŭdonimo estis Ilboba.

Barbara Illés-Bódi
Persona informo
Naskonomo Bódi Barbara
Naskiĝo 16-an de majo 1977 (1977-05-16) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Henrik Illés
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Barbara Illés-Bódi [1] naskiĝis la 16-an de majo 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Barbara Illés-Bódi devenis el cigana familio. Ŝi abiturientis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1995, ŝi akiris ankaŭ diplometon pri porcelanopentrado. En la sekva jaro ŝi akiris internofasonistan diplometon en privata lernejo de József Baska. Ekde 1998 ŝi frekventis ankaŭ artan kurson de István Szentandrássy. Inter 1999-2001 ŝi lernis en arta akademio en Toronto helpe de stipendio. Ŝi akiris diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 2002 (inter 1997–1999 ŝi havis stipendion). Ekde 2003 ŝi instruas en cigana mezlernejo. En 2007 ŝi akiris plian diplomon en Katolika Altlernejo Vilmos Apor, eĉ ŝi studis ankaŭ en Arta Universitato Moholy-Nagy.

Ekde 1995 ŝi partoprenas en artaj tendaroj kaj ties ekspozicioj. En 2006 ŝi havis grandan ekspozicion. Ŝi plej ofte pentradas pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn.

Ŝi edziniĝis en 1999 kaj ŝi prenis la edzan nomon Illés. En 2001 ŝi naskis filon, en la sekva jaro filinon.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Út az erdőben (1998)
  • Oroszlánszív I. (2006)
  • Csendélet (2008)
  • Napfény-napfény (2009)

Fontoj redakti