Barbara McClintock

Barbara McCLINTOCK (naskiĝis la 16-an de junio 1902 en Hartford, mortis la 3-an de septembro 1992 en Huntington) estis usona sciencisto en citogenetiko, al kiu estis atribuita Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1983.

Barbara McClintock
Nobel-premiito
Persona informo
Barbara McClintock
Naskiĝo 16-an de junio 1902 (1902-06-16)
en Hartford
Morto 2-an de septembro 1992 (1992-09-02) (90-jaraĝa)
en Huntington
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hartford • Flatbush vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Erasmus Hall High School • Cornell University College of Agriculture and Life Sciences • Universitato de Misurio vd
Subskribo Barbara McClintock
Familio
Patrino Sara Ryder McClintock vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo cytogeneticist • botanikistobiologokemiisto • universitata instruisto • genetikisto vd
Laborkampo genetikoĉelgenetiko vd
Doktoreca konsilisto Rollins Adams Emerson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

McClintock doktoriĝis en botaniko en 1927 en Cornell University, kie ŝi poste gvidis la grupon de maizo-citogenetiko, nome sia kampo de intereso laŭlonge de sia kariero. En la malfruaj 1920-aj jaroj, ŝi studis la ŝanĝojn okazantajn sur kromosomoj dum reprodukto de maizo, montrante per mikroskopio metodojn evoluintajn en la laboratoriaj procezoj kiel fundamentaj kiel genetika rekombino kiu okazas dum la mejozo. Iniciatinto de genetika mapado de maizo, ŝi priskribis la unuajn ligo-mapojn de la genaroj kaj elstarigis la rolon de telomeroj kaj centromeroj. Pro la alta nivelo de ŝia scienca laboro, ŝi ricevis plurajn fojojn, akcepton en la Nacia Akademio de Sciencoj de Usono en 1944.

En 1981 ŝi estis premiita per la Wolf-Premio pri Medicino. [1]

La asteroido 161835 Barbmcclintock estis nomitan en ŝia honoro.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27.