Barbara WACHOWICZ (naskiĝis la 18-an de majo 1937 en Podlaĥio -- mortis la 7-a de junio de 2018) estis pola verkistino, aŭtorino de biografioj de grandaj poloj, fotistino kaj scenaristino. Honora civitano de Varsovio, Płońsk kaj Węgrów.

Barbara Wachowicz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1937 (1937-05-18)
en Varsovio
Morto 7-an de junio 2018 (2018-06-07) (81-jaraĝa)
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio • Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • television writer vd
Laborkampo ĵurnalismo • television screenwriting • literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Barbara Wachowicz

Vivo redakti

Filino Zenon Wachowicz. Diplomitino de Ĵurnalisma Fkultato de Varsovia Universitato, kaj ankaŭ de la Studumo pri Historio kaj Teorio de Filmo en la Ŝtata Teatra kaj Filma Altlernejo en Lodzo.

Verkistino, kiu promocias polan patriotismon, honoron kaj noblecon. Ŝi verkis pasiigajn rakontojn pri la vivo, verkado, amo kaj sekretoj de Grandaj Poloj: Frédéric Chopin, Tadeusz Kościuszko, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Henryk Sienkiewicz, Melchior Wańkowicz, Stefan Żeromski, Eliza Orzeszkowa. Kaj ankaŭ pri la plej eminentaj siluetoj de la pola skoltismo kiel Aleksander Kamiński kaj herooj de la ribelanta Varsovio: Jan Rodowicz, Jan Mazurkiewicz, Krystyna Krahelska, Alina Janowska.

Ŝi kreis filmajn kaj televidajn scenarojn, radio-disaŭdigojn, ekspoziciojn, scenajn spektaklojn (ekz. "Polaj kristnaskaj vespermanĝoj" 1988).

Membrino de la Asocio de Polaj Verkistoj kaj de la Societo de Aŭtoroj ZAiKS (Asocio de Aŭtoroj kaj Scenejaj Komponistoj).

Distingoj (elektitaj) redakti

  • Oficira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando (2012, pro eminentaj meritoj en scienc-eduka agado, pro atingoj en krea laboro)
  • Arĝenta Medalo "Kultur-Merita Gloria Artis (2016, en literaturo)
  • Ora Medalo "Protektanto de Lokoj pri Nacia Memoro"

Eksteraj ligiloj redakti