Barbaroj

homo apartenanta al etno rigardata kiel necivilizita kaj senkultura

Barbaroj (el la greka: βάρβαρος, bárbaros; balbutanto) estis komence, en antikva Grekio, la nomo por ĉiuj, kiuj tute ne parolis la grekan lingvon aŭ nur malbone parolis ĝin.

La invado de la Hunoj en Romo de la hispano Ulpiano Checa, 1887.

Al la romianoj barbaroj estis homoj sen grekoromana edukado. Nuntempe la vorto signifas homon, kies konduto estas malpli civilizita, do havas malpli da memkontrolo, ol la persono, kiu uzas la vorton.

Jam en Hindio oni uzis la sanskritan vorton barbarāh (pluralo‚ balbutanto) por indiki ne-arjaj popoloj. En Grekio, la vorto nune troveblas ĉe Homero (Iliado 2, 867) pri barbare parolantaj (barbarophoni) aziaj karianoj.

Vidu ankaŭ redakti