Barbra Streisand

Barbra STREISAND [BAR-bra STRAJS-and], naske Barbara Joan STREISAND (naskiĝis la 24-an de aprilo, 1942) estas usona kantistino, aktorino, produktorino kaj reĝisorino.

Barbra Streisand
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Barbra Streisand with Francis Collins and Anthony Fauci (27806589237) (cropped).jpg
Persona informo
Barbra Streisand
Naskonomo Barbara Joan Streisand
Naskiĝo 24-an de aprilo 1942 (1942-04-24) (81-jara)
en Broklino, Novjorko
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Woodland Hills [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Erasmus Hall High School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • The Center for Early Education • HB Studio [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Subskribo Barbra Streisand
Familio
Patro Emanuel Streisand [#]
Gefratoj Roslyn Kind [#]
Edz(in)o James Brolin • Elliott Gould [#]
Amkunulo Jon Peters • Richard Baskin [#]
Infanoj Jason Gould [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • kantistofilmreĝisorokantaŭtorofilmproduktoroverkisto • ĵazmuzikisto • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro • diskografa artisto • reĝisoro [#]
Laborkampo komponadomuzikofilmoĵazo [#]
Aktiva dum 1960– [#]
Verkado
Verkoj Yentl ❦
Funny Girl ❦
A Star Is Born ❦
Evergreen (Love Theme from A Star Is Born) [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Barbra Streisand.jpg

Ŝi naskiĝis en Brooklyn, Novjorko. Kiel junulino ŝi komencis kantistan karieron, sed ŝiaj provoj prezenti sin en kant-konkursoj ne estis tre sukcesaj.

Ekde 1962 Barbra Streisand aperis sur la scenejo de la Broadway-teatro: unue en la muzikalo I Can Get It For You Wholesale, poste en Funny Girl, en kies filmigo ŝi tiel brile prezentis la ĉefrolon, ke ŝi gajnis Oskaron. Dua Oskaro sekvis en 1976: Oni honorigis la komponaĵon Evergreen de la filmo A Star Is Born.

Ŝi produktis aron de siaj filmoj, kaj ankaŭ jam brilis kiel reĝisorino: 1983 (Yentl), 1991 (The Prince of Tides) kaj 1995 (The Mirror Has Two Faces).

Barbra Streisand estas politike aktiva. Ŝi subtenas la demokratian Partion de Usono (United States Democratic Party).

Listo de filmojRedakti

  • Funny Girl (1968)
  • Hello, Dolly (1968)
  • The Owl and the Pussycat (1970)
  • What's Up, Doc? (1972)
  • The Way We Were (1973)
  • A Star Is Born (1976)
  • Yentl (1983)
  • Nuts (1987)
  • The Prince of Tides (1991)
  • The Mirror Has Two Faces (1995)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti