La Barbuda parulio (Dendroica subita) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barbuda parulio
Barbuda parulio
Barbuda parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. subita'
Dendroica subita
(Riley, 1904)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas monotipa specio kaj endemia de la insulo de Barbudo en Antigvo-Barbudo. Ties natura habitato estas tropika seka arbustaro ĉe humidaj areoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Tiu specio estis iam konsiderata kiel subspecio de la Adelajda parulio, Dendroica adelaidae kiu siavice estis origine konsiderata sola specio, D. adelaidae, kun tri populacioj en Barbudo (338 km el Puerto-Riko), Puerto-Riko kaj Insulo Sankta Lucio (563 km el PR) sed neniu populacio en intermezaj insuloj. Ĉiu de tiuj iamaj populacioj estis konsiderata kiel subspecio, D.a. subita, D.a. adelaidae kaj D.a. delicata respektive. Tiuj subspecioj estis poste en 2000 suprenigitaj al rango de specio fare de la AOU kiel la Barbuda parulio (Dendroica subita), la Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) kaj la Adelajda parulio.[1]

La Barbuda parulio havas grizajn suprajn partojn kun blueca aŭ bruneca nuancoj kaj flavaj subaj partoj kaj blankecaj subpugo kaj subvosto. La specio havas flavan superokulan strion kaj flavan subokulan makuleton kiel duonluno aŭ duonokulringo pli larĝan ol ĉe aliaj samgenranoj; same estas du griznigrecaj strioj nome unu traokula kaj alia subokula ĉirkaŭ la flava subokula makulo. En flugiloj videblas du blankaj flugilstrioj kaj blankaj bordoj en flugilplumoj. La beko estas rekta kaj pintakra.

Referencoj redakti

  1. Staicer, Cynthia A. (October 1996). “Acoustical features of song categories of the Adelaide's Warbler (Dendroica adelaidae)”, The Auk 113 (4), p. 771–783.  Arkivigite je 2010-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-07. Alirita 2010-06-25.

Literaturo redakti