Barby
Barby estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Salzland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8129 loĝantojn.
Barby | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Salzland | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 039298 | |||||
Poŝtkodo | 39249 | |||||
Aŭtomobila kodo | SBK | |||||
Oficiala Municipokodo | 15089026 | |||||
LOCODE | DE BBY | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jens Strube | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 14 39249 Barby | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8129 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 58′ N, 11° 52′ O (mapo)51.96666666666711.866666666667Koordinatoj: 51° 58′ N, 11° 52′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 51 m | |||||
Areo | 40,85 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-barby.de/ | |||||
Ĝis la jaro 2009 la urbo havis la germanlingvan nomon Barby (Elbe), pro la proksime fluanta rivero Elbo, kaj krom la urbokerno havis la pliajn partojn Kolphus, Monplaisir, Weinbergsiedlung kaj Zeitz. La 1-an de januaro 2010 al la teritorio aldoniĝis la areoj de la antaŭe sendependaj najbaraj komunumoj Breitenhagen kun Alt Tochheim, Glinde, Groß Rosenburg kun Klein Rosenburg, Lödderitz kun Rajoch, Pömmelte kun Neue Siedlung kaj Zackmünde, Sachsendorf kun Patzetz, Tornitz kun Werkleitz, Wespen, Zuchau kun Colno, kaj la 1-an de septembro 2010 krome aldoniĝis la antaŭe sendependa komunumo Gnadau kun parto Döbel. La kromaj najbaraj komunumoj jam antaŭe estis ligitaj al la urbo Barby per administra komunumaro nomata Elbe-Saale, kiu malfondiĝis fine de la jaro 2009.