Barca (Hispanio)

municipo en Hispanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barca

Barca [BARka] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Barca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 2° 37′ U (mapo)41.455277777778-2.6216666666667Koordinatoj: 41° 27′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 965 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barca (Provinco Sorio)
Barca (Provinco Sorio)
DEC
Barca
Barca
Situo de Barca
Barca (Hispanio)
Barca (Hispanio)
DEC
Barca
Barca
Situo de Barca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barca, Soria [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Barca en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Barca kaj Ciadueña. En la teritorio inkludite en la Reto Natura 2000 estas Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 43 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Ciadueña.

La loĝloko havis aliron al fervojo el 1895 ĝis 1985.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, pilorio (kiu aperas en la municipa blazono) kaj etnografia muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti