Barenca maro

maro de la Arkta Oceano apud Norvegio kaj Rusio
(Alidirektita el Barenca Maro)

Barenca maro troviĝas rande de Atlantiko kaj de Arkta Oceano, norde de Norvegio kaj de la plejnordo de la eŭropa parto de Rusio (kiu estas parto de la orienteŭropa ebenaĵo). Ĝi estas nomita laŭ la nederlanda maristo Willem Barentsz. La Golfa Marfluo ebligas liberan tutjaran aliron al multaj havenoj de Barenca maro, kvankam ili troviĝas tre norde.

Barenca maro
bordomaromaro [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj75° 0′ 0″ N, 40° 0′ 0″ O (mapo)7540Koordinatoj: 75° 0′ 0″ N, 40° 0′ 0″ O (mapo)
Areo1 424 000 km² (142 400 000 ha) [+]
Map
Barenca maro
Vikimedia Komunejo:  Barents Sea [+]
vdr
Situo de la Barenca maro

La Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras ĝin kiel maran ekoregionon kaj enmetas ĝin, kune kun Karaa maro, en Tutmondaj 200-unuon pro ĝia signifo por la biodiverseco.

Historio redakti

La Batalo de la Barenca maro estis marbatalo de la Dua Mondmilito kiu okazis la 31an de decembro 1942 inter militŝipoj de la Germana Ŝiparmeo (Kriegsmarine) kaj Britaj ŝipoj kiuj estis protektintaj la konvojon JW 51B al Kola en Sovetunio. La perdoj estis iom similaj en ambaŭ flankoj: unu perdita kaj unu damaĝita ŝipoj, plus unu minforigilo brita; dum ĉe homoj 250 mortoj el britoj kaj 330 el germanoj.

Bibliografio redakti

  • Gerald Traufetter: Urkraft aus der Tiefe. en: Der Spiegel. Hamburg 2006, 29 (17.7.), 116ff. ISSN 0038-7452

Eksteraj ligiloj redakti