Bari

komunumo de Italio

Bari [bari] estas komunumo en Italio kun iom pli ol tricent mil loĝantoj; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Bari kaj la regionon Apulio.

Bari
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio
Provinco BA Bari
Geografia situo 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo)41.13333333333316.866666666667Koordinatoj: 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1 m
Areo 116 km²
Loĝantaro 316 015 (2023)
Loĝdenso 2692 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Carbonara di Bari, Ceglie del Campo, Loseto, Palese-Macchie, San Giorgio, Santo Spirito, Torre a Mare
Najbaraj komunumoj Adelfia, Bitonto, Bitritto, Capurso, Giovinazzo, Modugno, Mola di Bari, Noicattaro, Triggiano, Valenzano
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 9-a de majo
Nomo de loĝantoj (itale) baresi
Poŝtkodo 70121–70132
Imposta kodo A662
Kodo laŭ ISTAT 072006
Telefona prefikso 080
Retpaĝo oficiala retejo (itale)
Loko en mapo
vdr

Ĝi ankaŭ estas konata pro esti la urbo, kie ripozas la restaĵoj de Sankta Nikolao. Pro tio Bari kaj ĝian bazilikon iĝis aparte interesaj por la Ortodoksa Eklezio kaj ankaŭ grava centro de interkonfesia komunikado inter Ortodoksismo kaj Katolikismo.

Bari havas solidan komercan-entreprenistan tradicion kaj ĉiam estis nerva centro en la kampo de komercaj kaj politikaj-kulturaj kontaktoj kun Mezoriento. Ĝia haveno estas la plej granda pasaĝera haveno en la Adriatika Maro. Ekde 1930 la Foiro de la Oriento okazas en Bari, unu el la ĉefaj foiroj en Italio.

Geografio redakti

 
Panoramo de Bari dumnokte

Bari estas havenurbo, kiu situas laŭ la sudokcidenta marbordo de la Adriatika Maro.

La landinterno estas ebena; nur post pluraj kilometroj estas mildaj altaĵoj, komenco de la karstaj montetoj nomataj Murge.

Ofte oni similas la geografion de la urbo al aglo kun etenditaj flugiloj, kies kapo estas malgranda duoninsulo enhavanta la plej malnovan parton de la urbo.

La klimato estas tipe mediteranea: vintroj estas sufiĉe varmaj (kutime la temperaturo estas super la nulo) kaj riĉaj je pluvoj; someroj estas varmaj (ĉiun jaron estas ĉirkaŭ 30 tagoj en kiuj la maksimuma temperaturo superas 30 ) kaj sekaj (pluvoj ja okazas sed malofte).

Historio redakti

Verŝajne estis jam prahistoria vilaĝo en la duoninsulo de la malnova urbo. Certe la antikvaj grekoj jam konis Bari sub la nomo de Βαριον (Barion). Barium iĝis romia urbo en la 3-a jarcento a.K. kiel municipium cum suffragio: ĝiaj urbanoj havis la samajn rajtojn kaj devojn kiel la urbanoj de Romo mem.

Post la falo de la Romia Imperio, Bari apartenis al Ostrogotoj dum kelkaj jardekoj, ĝis ĉirkaŭ 540, kiam la Bizanca imperio forprenis la urbon de ili. La nova regado ankaŭ ne daŭris; dum preskaŭ tri jarcentoj Bari estis disputata inter bizancianoj kaj lombardoj.

En 841 ĝi estis konkerita de berberoj, aliance al araboj, kaj ekestis la emirlando de Bari, kies unua emiro estis Ĥalfuun. Eĉ la emirlando ne longe daŭris, ĉar en 871 Ludoviko la 2-a, regante armeon de frankoj kaj lombardoj kaj helpata de kroataj ŝipoj, konkeris la urbon kaj kaptis ĝian lastan emiron.

Baldaŭ (875) Bari iĝis denove parto de la Bizanca Imperio, kaj ankaŭ ĉefurbo de la regiono (Thema). Ĝi restis sub la bizancanoj, kun etaj paŭzoj, ĝis 1071, kiam la Normandoj konkeris ĝin post longa sieĝo.

La posta historio de Bari estas la sama ol Napolo kaj aliaj urbo de Suditalio.

Lingvoj kaj dialektoj redakti

La bara dialekto, influata de la napola lingvo, kreiĝis surbaze de latina lingvo kaj estis influita de multaj lingvoj kaj popoloj, kiuj okupis Sudan Italion. Ĝi estas parolata en Urbo Subtero de Bari, provinco Barleto-Andrio-Trano, kaj en provinco Taranto.

Ĝi estas malfacile komprenebla por aliaj italoj, ĉar ĝi enhavas grandan nombron da "schwa". Nuntempe ĝi revivas kun teatraj spektakloj, gravaj por lokaj tradicioj

 
 Se Parìge tenèsse u màre avè a ièsse ccòme nna pìcchele Bbàre.   Se Parizo tenus la maron, ĝi estus kiel malgranda Bari. 
— Proverbo en la bara dialekto

Transporto redakti

 
La stacidomo de Bari-Centrale
 
Metroa haltejo "San Gabriele"
 
Haveno - krozad-finstacio
 
Bari, Internacia Flughaveno Karol Wojtyła

Aŭtomobile, la urbon servas la aŭtovojoj A14 kaj A16, kiuj konektas ĝin al Bolonjo kaj Napolo norde kaj okcidente kaj kun Taranto sude.

Estas pluraj stacidomoj en la urbo, la ĉefa estas la stacidomo Bari-Centrale;

La metroo havas du linioj; la linio 2 konektas la flughavenon al la centra stacidomo kaj la nacia fervoja reto.

Inter la ĉefaj de la Adriatika Maro, la haveno de Bari (en 2007) prizorgis 1,8 milionojn da pasaĝeroj, el kiuj ĉirkaŭ 350.000 krozad-pasaĝeroj.

La flughaveno Bari-Palese "Karol Wojtyła" situas ĉe la norda periferio de la urbo, ĉe la limo inter la kvartaloj "Palese-Macchie" kaj "San Paolo". En 2005 la nova fin-stacio inaŭguriĝis. La metroa linio, kiu ligas la flughavenon al la centra stacio, estas aktiva ekde 2013.

Vidindaĵoj redakti

Flanko de la Kastelo Normanda-ŝvaba
Baziliko de Sankta Nikolao
Katedralo de Sankta Savino


Baziliko de Sankta Nikolao redakti

En la urbo troviĝas la baziliko de Sankta Nikolao kun ties tombo. Liaj restaĵoj estis portitaj tien en 1087, multajn jarcentojn post lia morto (334), kaj ege pligrandigis la signifon de la urbo, kiu emocie identiĝis al sia nova patrono. La preĝejo, finkonstruita en 1103, ankoraŭ gardas plejparte la formon de tiu tempo.

La historiisto Raffaele Licinio, el la Universitato de Bari, eĉ deklaris, ke antaŭ la alveno de la relikvoj de Sankta Nikolao Bari "ne ekzistis", kvankam ĝi jam antaŭe (de 970 al 1071) estis ĉefurbo de suda Italio.

Aliaj vidindaĵoj redakti

La katedralo de sankta Savino el Kanoso estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

La kastelo estas eble sur la loko de antikva fortikaĵo romia. En 1132 tie la normanda reĝo Roĝero la 2-a konstruis kastelon, kiun tamen la urbanoj detruis en 1156. En 1233 la imperiestro Frederiko la 2-a ordonis ke ĝi estu rekonstruata - pro tio ĝi estas nomata "kastelo normanda-ŝvaba". La nuna aspekto enhavas partojn de la tempo de Frederiko la 2-a kaj postajn aldonaĵojn faritaj plejparte dum la 14-a kaj 15-a jarcento. En tiu kastelo mortis Bona Sforza, edzino de Sigismondo la 1-a kaj sekve reĝino de Pollando.

Servoj redakti

La Universitato de Bari Aldo Moro (itale Università degli Studi di Bari Aldo Moro, akronime UNIBA) estas ŝtata-subtenita supereduka institucio fondita en 1925 en Bari. La universitato havas studentaron de ĉirkaŭ 60 000 kaj preskaŭ 2 000 akademiaj kunlaborantoj. Ekzistas ankaŭ la Politecnico di Bari kun proksimume 10 000 studentoj. Ĝi estis fondita en 1925 kaj estas organizita en 15 fakultatoj.

Esperanto redakti

Stariĝis Esperanto-grupo en Bari en 1921.

La partner-urboj redakti

(eblas la kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk Robert Biedroń estas esperantisto).

Naskita redakti

Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti

 
Panoramo