Malfermi la ĉefan menuon

Bareleto

(Alidirektita el Bariko)
Bareleto el kverko franca, en la vinkelo Viña Sastre, en Hispanio.
Tabuloj el kverko preparataj por fari Bareletojn
Preparado de Bareleto formante ringojn ĉirkaŭ la tabuloj.

Bariko[1], Bareleto, aŭ Barelo estas ujo el ligno uzata por la vinproduktado. La bariko oksigenas la vinon malrapide (dum periodoj de ĝis 21 monatoj) kaj havigas al ĝi teksturon kaj aromon por mildigi ties guston. Ili kutime havas volumenon de 220 litroj. Se ili estas de 225 litroj ili nomiĝas "bordoza bariko".

PrilaboradoRedakti

Oni selektas kaj sekigas la lignon atente sub la libera ĉielo aŭ per varmigiloj, tranĉante ĝin por fari la tabulojn kiuj kunformas la bareleton kun dikecoj de inter 19 kaj 29 mm, kiuj poste estos rostetitaj en la subaj partoj interne por kurbigi ilin kaj adapti ilin al la formo de la bareleto. Post esti preparintaj ĉiujn tabulojn, oni ringas la bareleton per metalaj ringobendoj, iom post iom, por havi la bareleton ankoraŭ sen fundo kaj sen ŝtopilo, kiuj estos inkluditaj fine.

Estas pluraj niveloj de rostado, kiuj donos malsamajn gustojn al la vino.

La lignoRedakti

Vivo de la bareletoRedakti

NotojRedakti

  1. Tiu termino estus neologismo, sed uzebla, ĉar de tiu internacie konata vorto devenas esperanta vorto nome Barikado, ĉar dum la Franca Revolucio oni uzis bareletojn aŭ barikojn plenajn el sablo kiel barikadoj (el bariko).