Barinas (ŝtato)
(Alidirektita el Barinaso (ŝtato))
La ŝtato (respektive subŝtato) Barinas (aŭ Barinaso esperantigita) estas unu de la 24 federaciaj entoj kiuj kunformas Venezuelon, nome la República Bolivariana de Venezuela. Ĝi situas en la regiono Los Llanos kaj malgranda parto apartenas al la regiono de Andoj. Ĝi enhavas teritorion de 35 200 km², kio estas 3,84 % de la landa teritorio. Laŭ INE ĝi enhavas totale 970 689 loĝantojn, tio estas la 15-a plej loĝata ŝtato de Venezuelo.
Barinas | |||
---|---|---|---|
Subŝtato | |||
Flago | Blazono | ||
subŝtato de Venezuelo [+] | |||
Lando | Venezuelo | ||
Supermara alteco | 107 m [+] | ||
Ĉefurbo | Barinas | ||
- koordinatoj | 8° N, 69° U (mapo)8.1333333333333-69.416666666667Koordinatoj: 8° N, 69° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 35 200 km² (3 520 000 ha) [+] | ||
Areo | 35 200 km² (3 520 000 ha) [+] | ||
ISO 3166-2 | VE-E | ||
Barinas | |||
Vikimedia Komunejo: Barinas (state) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi limas norde kun la ŝtatoj Trujillo, Portuguesa kaj Cojedes, sude kun la ŝtatoj Apure kaj Táchira, oriente kun Guárico kaj okcidente kun Mérida kaj Táchira. Ĝi havas 12 municipojn kaj 52 submunicipojn nome parroquias. Ĉefaj urboj estas la jenaj: Barinas, Socopó, Ciudad Bolivia, Barinitas, Sabaneta, kaj aliaj.