Barna Káldy
Barna Káldy [kAldi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Káldy Aladár Barna estis hungara arkitekto.
Barna Káldy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Káldy Aladár Barna |
Naskiĝo | la 6-an de novembro 1903 en ![]() |
Morto | la 25-an de aprilo 1992 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Barna Káldy[1] naskiĝis la 6-an de novembro 1903 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 25-an de aprilo 1992 en Győr.
BiografioRedakti
Barna Káldy vivis en Győr ekde 1904, kie li post jaroj maturiĝis. Li akiris arkitekturan diplometon en supera arkitektura lernejo en 1927. Post siaj studoj li hejmenvenis al Győr kaj helpis kun sia patro, kiu estis memstara masonisto. En la sekva jaro li transprenis firmaon de la patro. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruado de Győr. En 1949 lia firmao ŝtatiĝis, poste li povis labori en ŝtataj arkitekturaj firmaoj. Li laboris ĝis li estis 85-jara, ĝuste tiam li ricevis premion. Li edziĝis en 1930, lia edzino naskis plurajn gefilojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- domo "Csermák" (1927)
- domo "Pattermann" (1929)
- Luterana preĝejo (Nádorváros) (1940, nur respondeculo pri la konstruado)
- poŝto en Komárom (1942, tiam en Hungario, nun en Slovakio)
- luteranaj preĝekoj en Ménfőcsanak kaj Győrújfalu