Baroĥorio

Baroĥorio estas unu el la disvastigmeĥanismoj de plantoj. Ĉe tiu meĥanismo la planto uzas la graviton. Temas pri formo de topoĥorio.

frukto de kverko (glano) – kverkoj disvastigas la fruktojn baroĥorie

Baroĥorio estas ofte ĉe foliarboj, kies maturaj fruktoj malfiksiĝas de la frukttigoj kaj falas pro la gravito teren. Kverkoj kaj avelujoj ekzemple uzas tiun disvastigomeĥanismo. Ankaŭ pli malgrandaj plantoj uzas ĝin. Ĉe arbaraj fragujoj la fruktoj sekiĝas, kiuj ne estas manĝitaj de bestoj kaj la nuksetoj falas teren.

Diversaj subformojRedakti

Gravitmigrantoj estas malofta fenomeno, ĉe kio la kapsuloj rompiĝas kaj la semoj rulas kelkajn metrojn. Tio estas ekzemple ĉe la ordinara hipokastano.

Krom la vera baroĥorio, t.e. la simpla falo de unuopaj, nudaj kaj pezaj semoj el frukto, kiu restas ĉe la patrinplanto, ekzistas kelkaj variantoj:

  • ĉe kalikobolio la kaliko, kiu ĉirkauvolvas la frukton disrompiĝas de la raĥido kaj la tuta frukto falas teren.
  • ĉe sinaptospermio ne falas unu sola frukto, sed tuta fruktaro kun pluraj fruktoj.
  • ĉe estatiforio la frukto ne ne falis teren antaŭ la planto disiĝs. La frukto restas fermita.
  • basikarpio estas, se pezaj fruktoj premas al la terokaj la semoj ĝermas tie.
  • geokarpio estas speciala fenomeno: nefekundaj floroj transformiĝas al boriloj kiuj envolvas la fekundajn florojn kaj enpenetras la grundon. Tie la fruktoj maturiĝas kaj la semoj povas ĝermi.

LiteraturoRedakti

  • Angelika Lüttig & Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna Verlag, Nottuln 2003, ISBN 3-93-598090-6