Barono de Rio Branco

José Maria da SILVA PARANHOS, Barono de Rio Branco (1845-1912) (Juca Paranhos) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 20-a de aprilo 1845 - Rio-de-Ĵanejro, en la 10-a de februaro 1912) estis brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto. Li okupis la seĝon 34 de la Brazila Beletristika Akademio, kaj elektiĝis en la 1-a de oktobro 1898, kiel sukcedanto de la brazila verkisto João Manuel Pereira da Silva (1817-1898).

Barono de Rio Branco
Brazila diplomato
Brazila diplomato
Persona informo
Naskiĝo 20-a de aprilo 1845
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Morto 10-a de februaro 1912
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Tombo tombejo Caju vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculdade de Direito do Recife vd
Partio Partio Konservativa vd
Subskribo Barono de Rio Branco
Familio
Patro José Maria da Silva Paranhos vd
Patrino Q18667559 vd
Gefratoj Alfred da Silva-Paranhos vd
Edz(in)o Marie Philomène Stevens vd
Infanoj Paulo do Rio Branco vd
Profesio
Okupo advokatohistoriistogeografodiplomatopolitikistoministrojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1862, li eniris en la Fakultaton pri Juro de San-Paŭlo, tamen, en la lasta jaro li translokiĝis al la Fakultato pri Juro en Recife kie li diplomiĝis kiel bakalaŭro. Filo de José Maria da Silva Paranhos, la Vicgrafo de Rio Branco, li fariĝis la patrono de la brazila diplomatio kaj unu el la plej gravaj figuroj en la historio de Brazilo.

Biografio redakti

Li estis ĝenerala konsulo en la angla urbo Liverpool ekde 1876, kaj poste estis nomumita legitima ministro en Germanio en 1900, kaj sekve ekoficis en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ekde 1902 ĝis sia morto, en 1912. Li estis ministro dum la mandato de kvar prezidentoj.

Li ricevis la titolon Barono de Rio Branco en la antaŭtagoj de la fino de la imperia periodo, titolo kiun li daŭre uzis post la proklamado de la respubliko de Brazilo, en 1889. La kialo por tiu sinteno estis pro lia fervoro al la monarkia reĝimo, omaĝe al sia mortinta patro, la senatano Vicgrafo de Rio Branco.

La Diplomato redakti

Lia plej granda kontribuo al Brazilo estis la aneksado de tri gravaj teritorioj pere de la diplomatio. Li konkeris viktorion sur Francio dank'al la starigo de la nova limo kun la subŝtato Amapao, en 1900, sub la arbitracio de la svisa registaro. En 1895, li estis sukcesinta garantii bonan parton de la subŝtatoj Sankta Katarina kaj Paranao, en disputo kun Argentino dum la incidento konata kiel la Demando de Palmoj aŭ Demando de la Misioj. La unua arbitracio decidiĝis de la usona prezidento Grover Cleveland, kaj kiel oponanto por la argentina flanko stariĝis Estanislao Severo Zeballos (1854-1923)[1], kiu, pli malfrue ekoficis kiel Ministro pri la Eksterlandaj Aferoj kaj, dum multaj jaroj, akuzis la baronon pri instigado de imperialisma politiko.

Dank'al la prestiĝo konkerita de la Barono en tiuj kazoj, la prezidento Rodrigues Alves lin elektis por la plej alta posteno de la brazila diplomatio, en 1902, kiam Brazilo implikiĝis en prilima disputo ĉifoje kun Bolivio. Ĉi-lando provis forcedi parton de sia teritorio al ia anglo-usona entreprena konzerno. La regiono estis pledita de Brazilo, kvankam ĝi estis preskaŭ tute okupita de brazilaj koloniistoj, kiuj rezistis al la boliviaj provoj pri forpelo el ties teritorioj.

En 1903, Brazilo subskribis kun Bolivio la Traktato de Petropoliso, finigante la konflikton de ambaŭ landoj rilate al la teritorio Acre, kiu ekapartenis al Brazilo, laŭ ekonomia kompenso kaj malgrandaj teritoriaj koncesioj. Ĉi tiu estas la plej konata diplomatia agado de la Barono, kies nomo estis aplikita al la ĉefurbo de tiu teritorio, nuntempe brazila subŝtato.

La "Traktato Tobar-Rio Branco" amike celebriĝis inter Ekvadoro kaj Brazilo, en la 6-a de majo 1904, en urbo Rio-de-Ĵanejro, antikva ĉefurbo de Brazilo. Ĝia celo estis starigi la limojn inter ĉi tiuj landoj. Dro. Carlos Rodolfo Tobar (1854-1920)[2] intervenis favore al Ekvadoro kaj Sro. José Maria da Silva Paranhos, la Barono de Rio Branco defendis la brazilajn rajtojn. Do, tiu traktato subskribiĝis favore al Brazilo, apogita de la Respubliko de Peruo.

Inter 1907-1912 li estis direktoro de la Brazila Instituto Historia kaj Geografia[3] kie li verkis kelkajn librojn.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj