Boñar [boNJAR] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio estas la Akvorezervejo de Porma.

Boñar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 804  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 5° 19′ U (mapo)42.866666666667-5.3227777777778Koordinatoj: 42° 52′ N, 5° 19′ U (mapo) [+]
Alto 974 m [+]
Areo 180,62 km² (18 062 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boñar (Provinco Leono)
Boñar (Provinco Leono)
DEC
Boñar
Boñar
Situo de Boñar
Boñar (Hispanio)
Boñar (Hispanio)
DEC
Boñar
Boñar
Situo de Boñar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boñar [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Puente Viejo (Malnova ponto) super la rivero Porma, ĉe Boñar.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Adrados, Barrio de las Ollas, Las Bodas, Boñar, Cerecedo, Colle, Felechas, Grandoso, Llama, Orones, Oville, Poblado del Pantano del Porma, Remellán, Rucayo, Valdecastillo, Valdehuesa, Veneros, Vozmediano kaj Voznuevo, okupas totalan areon de 180,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 819 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, post akiri 3 600 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento danke al la karbominado. Ĝi distas 45 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Parto de la municipa teritorio estas en la Regiona Parko Picos de Europa. En tiu parto estas Birdoprotekta Areo Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA), kaj tie estas troveblaj diversaj specioj, ĉu vegetalaj kiaj pinoj, kverkoj, poploj, ileksoj, ĉu animalaj kiel gipoj, agloj, cervoj, kapreoloj, aproj, lupoj, ursoj, trutoj, sciuroj kaj urogalo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas trajnstacioj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti