Buenavista de Valdavia

(Alidirektita el Barriosuso (Palencia))

Buenavista de Valdavia [bŭenaBISta debalDAbja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize al la subkomarko La Valdavia. La loknomo Buenavista de Valdavia estas komprenebla etimologie kiel Bona Rigardejo de Valdavia, alude al la subkomarko kaj ĉefe al la rivero Valdavia kiu trafluas la loĝlokon.

Buenavista de Valdavia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 309  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 4° 37′ U (mapo)42.6380596-4.6145515Koordinatoj: 42° 38′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 956 m [+]
Areo 81,64 km² (8 164 ha) [+]
Buenavista de Valdavia (Provinco Palencio)
Buenavista de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Buenavista de Valdavia
Buenavista de Valdavia
Situo de Buenavista de Valdavia
Buenavista de Valdavia (Hispanio)
Buenavista de Valdavia (Hispanio)
DEC
Buenavista de Valdavia
Buenavista de Valdavia
Situo de Buenavista de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenavista de Valdavia [+]
vdr

Geografio redakti

 
Iama preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 81,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 308 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 330 loĝantojn el la jaro 1900, tio estas pli ol la nuna loĝantaro. Ĝi distas 88 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Barriosuso, Tabanera de Valdavia, La Puebla de Valdavia, Villaeles, Báscones de Ojeda, Ayuela, Polvorosa de Valdavia, Vega de Doña Olimpa, Valderrábano, Polvorosa de Valdavia kaj Revilla de Collazos. La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn: Arenillas de San Pelayo, Barriosuso, Polvorosa de Valdavia kaj Renedo de Valdavia.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1224, la reĝo Fernando la 3-a de Kastilio kaj Rodrigo Rodríguez de Girón, grafo de Saldaña kaj Carrión, subskribis la Foruon de Agüero, kiu estis la frua nomo de la nuntempa Buenavista de Valdavia. La aktuala nomo datas de 1789.

En 1975 oni kunigis la iamajn municipojn Arenillas de San Pelayo, Buenavista de Valdavia kaj Renedo de Valdavia, kaj ĉefurbo de la novkreita municipo estis Buenavista de Valdavia.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejon, restaĵoj de la kastelo, blazondomo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti