Barry Galbraith

usona gitaristo

Josef Barry GALBRAITH (* 18-an de decembro 1919 en Pittsburgh; † 13-an de januaro 1983 en Bennington, Vermonto) estis usona ĵazgitaristo de svingo kaj malpasia ĵazo.

Barry Galbraith
Barry Galbraith (maldekstre) en filmorkestro de Columbia Studios, proks. Septembron de 1947. Foto de William P. Gottlieb
Barry Galbraith (maldekstre) en filmorkestro de Columbia Studios, proks. Septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1919 (1919-12-18)
en Picburgo
Morto 13-an de januaro 1983 (1983-01-13) (63-jaraĝa)
en Bennington
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pedagogo • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • gitaristo • ĵaz-gitaristo
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Galbraith ludis kiel sininstruinto ĉe Red Norvo, Teddy Powell kaj Babe Russin en 1941, poste por Claude Thornhill, interrompite de la militservo ekde 1942 ĝis 1946. Post tio li laboris ĉefe kiel studiomuzikisto ĉe NBC kaj CBS ĝis 1955, poste li kunlaboris je sonregistradoj de Miles Davis kaj Michel Legrand, Tal Farlow, Coleman Hawkins, John Lewis, Hal McKusick, Oscar Peterson, Max Roach, George Russell, Tony Scott. Krome li akompanis la kantistinojn Anita O'Day, Chris Connor, Billie Holiday, Helen Merrill, Sarah Vaughan kaj Dinah Washington je sonregistradoj.

En 1963/64 li partoprenis la sonregistradojn por la albumo The Individualism of Gil Evans beteiligt, en 1965 ĉe la filmmuzika albumo Mickey One de Stan Getz kaj de la orkestro de Eddie Sauter. Ekde 1970 ĝis 1975 Galbraith instruis ĉe City College en Cuny. Poste li laboris ĉefe kiel privatinstruisto kaj verkis vojmontrajn instrulibrojn por ontaj ĵazgitaristoj.

Publikaĵoj redakti

  • Jazz Guitar Study Series - Guitar Improv 903. Canada, Weybridge 1982
  • The Fingerboard Workbook : for guitar. New Albany, Jamey Aebersold
  • Mel Bay Barry Galbraith Guitar Solos, Volume 2. Mel Bay Publications, 2003. ISBN 0-7866-6812-1
  • Guitar comping vol.3 (+CD) : with bass lines in treble clef. New Albany, Jamey Aebersold
  • Solo Guitar (+CD) : 13 Standards. Pacific, Mel Bay Publications. ISBN 0-7866-6508-4

Diskoj redakti

  • Clifford Brown: Alone Together (Verve, 1954-56), Clifford Brown with Strings (Emarcy, 1955)
  • Jimmy Cleveland And His All Stars: Introducing Jimmy Cleveland (Verve, 1955)
  • Gil Evans: The Individualism of Gil Evans (Verve, 1963/64)
  • Tal Farlow: Finest Hour (Verve, 1952-56)
  • Stan Getz & Eddie Sauter Orchestra: Mickey One (Verve, 1965)
  • Coleman Hawkins: Body And Soul (Bluebird, 1939-56), Desafinado (Impulse!)
  • Billie Holiday: LaDy In Autumn (Verve, 1946-59)
  • Michel Legrand: Legrand Jazz (Phillips, 1958)[1]
  • Helen Merrill with Clifford Brown & Gil Evans (Emarcy, 1955-56)
  • Max Roach: Alone Together (Verve, 1956-60)
  • George Russell: The RCA Victor Jazz Workshop (RCA/Koch, 1956)
  • Claude Thornhill: The Transscription Performances 1947 (Hep, 1947)

Literaturo redakti

Rimarkoj redakti

  1. Barry Galbraith kunlaboris junion de 1958 je l asonregistrado de la titoloj Jitterburg Waltz, ’Round Midnight, Wild Man Blues kaj Django; aliaj kunmuzikistoj estis krom Davis kaj Coltrane Phil Woods, Eddie Costa, Jerome Richardson, Herbie Mann, Betty Glamann, Bill Evans, Paul Chambers same kiel frapinstrumentisto Kenny Dennis. La registraĵoj aperis unue ĉe la franca Columbia Records sub la titolo Miles Davis - Facets, kompo. Peter Wießmüller: Miles Davis, p. 133