Linden BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Barschwand)
- La mallongigo BE en Linden BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Linden.


Linden estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1314 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Linden
Blazono de Linden
Blazono de Linden
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 51′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.68333 °O / 46.85000; 7.68333 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.68333 °O / 46.85000; 7.68333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1314
Areo 13,23 km²
Alteco 916 m super marnivelo
Poŝtkodo 3673
Komunumkodo 0614
Mapo de Linden
Mapo de Linden
Mapo de Linden
vdr

Geografio redakti

Linden situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno Kurzenberg ĉe la transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj, proksimume 20 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno sur la akvodislimo inter la valoj de Aro, al kiu fluas okcidenten la rivereto Diessbach, kaj Emme, al kiu orienten fluas la rivereto Jassbach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Linden (en la centro, kie situas la preĝejo, lernejo kaj komunuma administracio), Schönthal (en nordnordokcidento sur alteco de 975 m s.m., ĝis 1887 memstara komunumo), Barschwand (en nordokcidento sur alteco de 957 m s.m., ĝis 1887 memstara komunumo), Moosbel (en nordo sur alteco de 927 m s.m.), Chrüzi (en nordnordoriento sur alteco de 955 m s.m.), Otterbach (sur alteco de 967 m s.m., ĝis 1945 memstara komunumo), Grindenbühl (sur alteco de 905 m s.m. en la centro ĉe la vojo inter Linden kaj Jassbach), Jassbach (sur alteco de 906 m s.m., la centro de la iama komunumo Innerbirrmoos, en kies sudo situas la kazerno). Krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,23 km², de kiuj 32,8% estas kovritaj de arbaro, 60,5% servas por agrikulturo (kaj la armilplaco) kaj 6,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Linden limas en nordo al Oberhünigen, en nordnordoriento al Bowil, en okcidento al Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Heimenschwand, en okcidento al Oberdiessbach, en nordokcidento al Freimettigen, kaj en nordnordokcidento al Niederhünigen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona vojo 229.3 de Röthenbach en Emme-Valo al Oberdiessbach. De Jassbach la kantona vojo 229.5 kondukas suden tra Heimenschwand al la direkto de Steffisburg. Per poŝtaŭtolinioj al Heimenschwand kaj Oberdiessbach al komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Kuracbanejo (hodiaŭ kazerno) redakti

Sur la teritorio de la komunumo situas la kuracfonto Schlegwegbad, kies akvo dum jarcentoj estis ekspluatita por kuracbanejo. La unua mencio de la kuracfonto datiĝas el la jaro 1538. En la jaro 1910 estis malfermita kurachotelo kun 120 litoj, sed la Unua Mondmilito haltigis la evoluon. En la 1960-aj jaroj la banejo estis definitive fermita. Ek de 1971 sur la teritorio de la iama kuracbanejo situas la kazerno de la komunkikadaj trupoj, kiu estas la ĉefa labordonanto de la hodiaŭa komunumo. [2]

Tergaso kaj naftoborado redakti

En la 1960-aj jaroj oni komencis sur la teritorio de la komunumo serĉadon de tergaso kaj nafto. La 16-an de decembro 1972 oni alboris en profundeco de 5446 m (tiama sivsa borrekordo) tergaskavernon. Ĝis hodiaŭ oni ne ekspluatis tiujn gas- kaj naftorezervojn komerce.[3]

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Linden datiĝas el la jaro 1354 kiel ze Linden. La komunumo Linden estis kreita en la jaro 1946 per la kuniĝo de la malnovaj komunumoj Innerbirrmoos (kun la centro Jassbach), Otterbach kaj Ausserbirrmoos (kun al centro Linden). [4] Al Ausserbirrmoos siavice kuniĝis jam en la jaro 1887 la malnovaj komunumoj Barschwand kaj Schönthal. Ausserbirrmoos apartenis dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio al la Senjorujo Diessbach.[5] Innerbirrmoos ek de 1399 apartenis al la berna voktejo Röthenbach kaj ek de 1529 ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Signau.[6] Otterbach estis la unuan fojon menciita en la jaro 1236 kiel Ottirbach. Same kiel Innerbirrmoos ĝi ek de 1399 apartenis al la berna voktejo Röthenbach kaj ek de 1529 ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Signau. La kvin tiamaj komunumoj apartenis dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 al la distrikto Steffisburg post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 estis atribuitaj al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti