Baruĥ Spinozo

nederlanda sefarda filozofo (1632–1677)
(Alidirektita el Baruch Spinozo)

Baruch de Spinoza, en Esperanto Benedikto Spinozo, foje ankaŭ Spinoza de Rejnsburg (hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo, mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) estis nederlanda filozofo kun sefardaj kulturaj radikoj. Liaj ideoj pri religia libereco, homaj rajtoj kaj toleremo estis viditaj kiel radikalaj kaj minaco al la tiama religia kaj politika ordo. Li povas esti rigardata kiel filozofo de la klerismo.

Baruĥ Spinozo
Persona informo
בָּרוּךְ שְׂפִּינוֹזָה
Benedictus de Spinoza
Benedito de Espinosa
Naskonomo nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza
Naskiĝo 24-an de novembro 1632 (1632-11-24)
en Amsterdamo,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 21-an de februaro 1677 (1677-02-21) (44-jaraĝa)
en Hago,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Nieuwe Kerk vd
Lingvoj latinahebreaitalafrancahispanaportugalanederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Subskribo Baruĥ Spinozo
Familio
Patro Miguel de Espinoza vd
Patrino Hanna Debora d'Espinoza vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo • tradukisto de Biblio • grinder of lenses • politikologo • gramatikisto • teologo vd
Laborkampo filozofioetikoepistemologiometafiziko vd
Aktiva en Hago • Rijnsburg • Amsterdamo • Voorburg vd
Verkado
Verkoj Etiko ❦
conatus vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko, kiam li perceptis la Biblion kiel homa verko anstataŭ verko de dia revelacio. Spinoza estis perceptita kiel unu el la fondintoj de laikeco, determinismo, skeptikismo kaj modernismo ĝenerale.

Biografio redakti

Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion, precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamon (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al la kristana Benedikto.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivante simple kaj malriĉe, dediĉante sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li rifuzis postenon kiel profesoro en la universitato de Hajdelbergo tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj.

Konofilozofio de Spinoza kaj liaj ideoj redakti

Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie—do virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes.

Lia granda influo al la disvolviĝo de moderna filozofio igis la filozofon Georg Wilhelm Friedrich Hegel argumenti en siaj prelegoj pri la historio de filozofio: "Spinoza estas la bazŝtono de moderna filozofio, sen Spinozaismo tute ne ekzistas filozofio." [1]

Spinoza interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe André Comte-Sponville.

Metafiziko, la "dio" de Spinozo redakti

Unu temo grava ekde la komenco de la Etiko estas tiu de "disvolviĝo": ĉiuj ecoj de la universo estas jam entenitaj en la difino de la baza koncepto de Dio, la sekvo estas esprimado, disvolviĝo de la konsekvencoj potenciale estantaj en la ĝerma koncepto. Same la ekekzisto de la diversaj modoj de la Substanco, t.e. la ekekzisto de la konata universo, kaj ĉiuj aliaj nekonataj.

Ĉu Spinozo estis ateisto? Ĉu lia Dio estas "vera" Dio? redakti

Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteisma, vidante Dion en ĉio ("Dio aŭ la Naturo", latine Deus sive natura), kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte. La sekvantoj de lia filozofio estas konsiderata kiel movado nome Spinozismo.

Dum lia vivo kaj la posta jarcento Spinozo estis ĉiam rigardata kiel "ateisto", kaj vere li akre kaj fundamente koncepte detruis la ĉefajn ideojn religiajn. Poste, oni ĉefe en la germana filozofio rigardis lin, pro lia panteismo, kiel "religia", mistika menso. La Dio de Spinozo ne estas persona sed oni konsideru ke esencaj atributoj de la unika Substanco laŭ Spinozo estas pensado kaj etendiĝo (latine cogitatio et extensio), do lia Realeco ne estas ia senkonscia (a)maso.

Verkaro redakti

  • Kurta traktato pri Dio, homo kaj lia beateco - Korte Verhandeling van God, de Mensch en des zelfs welstand (1660)
  • Traktato pri la reformo de la komprenpovo - Tractatus de Intellectus Emendatione (1661)
  • Principoj de kartezia filozofio - Renati Des Cartes Principiorum philosophiae (1663)
  • Teologipolitika traktato - Tractatus Theologico-Politicus (1670)
  • Etiko demonstrata laŭ geometria ordo - Ethica Ordine Geometrico Demonstrata (1677)
  • Kompendio de hebrelingva gramatiko - Compendium Grammatices linguae hebraeae (1677)

Memoro redakti

Spinozo estas grava historia figuro en sia patrujo Nederlando. La plej prestiĝa premio en la kampo de scienco estas nomita laŭ li - la Spinoza Premio. Li estas inkludita en la 50 Kernaj Temoj de la instruplano (Canon van Nederland) en nederlandaj lernejoj, kaj estas markita Serĉante veron (angle Seeking Truth).

Lia portreto estis prezentita sur la siatempaj nederlandaj monbiletoj de 1000 guldenoj, kiuj estis en cirkulado antaŭ ol la Eŭro estis lanĉita.

Muzeo redakti

En Rijnsburg, apud la nederlanda urbo Leiden, troviĝas domo en kiu Spinozo dum iu periodo vivis kaj kiu nun funkcias kiel muzeo pri Baruĥ Spinoza. Laŭ la renovigaj planoj la muzeaj ĉambroj elvokas ĉiujn apartan etoson kaj funkcias laŭ tri rakontaj linioj: lia vivo, lia ideologio kaj rakonton pri la historio de la domo adptita al la celgrupo, ekzemple interaktivaj informoj por juna publiko kaj pli specifa por faka vizitanto. Ĝi ankaŭ volas ligi lian idearon kun la aktualeco (ekz. temoj kiaj apartigo de eklezio kaj ŝtato, parollibereco, falsaj novaĵoj, ktp) kaj igi la muzeon pli alloga al juna publiko por kontribui al la plua vivtetenado de liaj ideoj[2].

Referencoj redakti

  1. "Spinozo estas la ĉefpunkto de moderna filozofio: aŭ Spinozismo aŭ neniu filozofio". citata de Detlev Pätzold, en: Spinoza, Aufklärung, Idealismus: die Substanz der Moderne, Eld. Van Gorcum, 2002, p. 140
  2. (nl) Projektplan Vernieuwing Spinozahuis, filmeto pri la renovigaj planoj de la Spinoza muzeo en Rijnsburg, Nederlando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti