Bascuñana [basjuNJAna] estas loĝloko kaj municipo en la plej oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo.

Bascuñana
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo)42.425277777778-3.0819444444444Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bascuñana (Provinco Burgoso)
Bascuñana (Provinco Burgoso)
DEC
Bascuñana
Bascuñana
Situo de Bascuñana
Bascuñana (Hispanio)
Bascuñana (Hispanio)
DEC
Bascuñana
Bascuñana
Situo de Bascuñana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bascuñana [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
San Pedro del Monte.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 21 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Rioĥo kaj estas sur la Montoj Ayago kaj ĉe la rivero Tirón. La municipa teritorio inkludas la submunicipon San Pedro del Monte (Sankta Petro de la Monto).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti