Baskula ĉevalo estas ĉeval-simila ludilo por etaj infanoj, kun ronda malsupra parto kiu ebligas baskuladon kompare kun balancoseĝo.

Nigra baskula ĉevalo

En pasinteco baskulajn ĉevalojn oni konstruis ĉefe el ligno aŭ metalo, foje kovrita de felo kaj kun veraj ledaj seloj. Nuntempe ekzistas ankaŭ plastaj baskulaj ĉevaloj.

Historio redakti

 
Simpla ligna baskula ĉevalo

Verŝajne la baskula ĉevalo ekestis en la 17-a jarcento en Usono. La antaŭuloj estis ĉevaloj je radoj, kiuj depende de la grandeco estis uzataj por fortiri infanojn aŭ por ludigi ilin per ĝi. Tiajn rajdantajn ĉevalojn jam ekzistis en Antikva Grekio, kiel legeblas en Horacio. Pere de Anglio ilin atingis Eŭropon ekde meze de la 19-a jarcento.

Precipe en la arbarriĉaj regionoj de Germanio la konstruado de baskulaj ĉevaloj estas longa tradicio. En Turingio daŭre ekzistas firmaoj kiuj ekis kiel konstruejoj de baskulaj ĉevaloj.

 
Kristnaskaj ornamoj en formo de baskula ĉevalo

Modernaj variantoj redakti

 
Risorto en formo de Skotero

En plej multaj modernaj infanaj ludejoj troviĝas risorto, foje en formo de ĉevalo.

Alia varianto estas la elektra baskula ĉevalo, kiujn oni metas en ĉirkaŭaĵo de vendejoj por okupi infanojn. Ili nur moviĝas kiam oni pagas.

Granda varianto estas rodeotaŭro aŭ (pli rara) rodeoĉevalo, kiun oni uzas dum festoj por plenkreskuloj. La celo estas resti je la ĉevalo kiel eble plej longe.

Vidu ankaŭ redakti