Baskunĉak (ruse Баскунчак) estas sala lago de areo 115 km² en Astraĥana provinco en Rusio, situanta je ĉirkaŭ 270 km norde de lago Kaspio kaj je 53 km oriente de rivero Volgo.

Baskunĉak
Баскунчак
hipersala lago
Situo Astraĥana provinco (Rusio)
Speco de la lago Sala lago
Areo de la baseno 11000 km²dep1
Datenoj
Koordinatoj 48° 12′ 42″ N, 46° 52′ 50″ O (mapo)48.21173611111146.880613888889-21Koordinatoj: 48° 12′ 42″ N, 46° 52′ 50″ O (mapo)
Baskunĉak Баскунчак (Eŭropa Ruslando)
Baskunĉak
Баскунчак (Eŭropa Ruslando)
DEC
Baskunĉak Баскунчак
Baskunĉak
Баскунчак
Map
Baskunĉak
Баскунчак
Supermara alteco 21 m sub la marnivelo
Surfaca areo 115 km²f5
vdr

La surfaca alto de la lago estas 21 m sub la marnivelo. Ĝi estas nutrita de riveroj de baseno de areo de 11.000 km². La saleco de la lago estas ĉirkaŭ 300 g/l. Ekde la 8-a jarcento ĝia salo estas minata kaj distribuita tra la Silka Vojo. Nuntempe la laga salo de klara pureco (99,8 % de natria klorido) kovras 80 % de rusia sala produktado. Depende de bezonoj, inter 1,5 milionoj kaj 5 milionoj da tunoj da salo estas minataj en jaro.

Ekde 1997 la areo estas severe protektata kiel naturrezervejo.

Eksteraj ligiloj redakti