Armea ĉaro

(Alidirektita el Batalĉaro)

La armea ĉaro dum la antikvo estis kaj simbolo de alta statuso de regantoj kaj armeestroj (tiam kun elegantaj kaj relative malstabilaj radoj) kaj armee uzata veturilo (tiam kun tre stabilaj radoj). Ĝenerale ĝi tiriĝis de du, malofte de kvar ĉevaloj. Por la dum la antikvo tre ŝatataj vetkuraj konkursoj de ĉevalaj ĉaroj uziĝis veturiloj kun kvar bestoj. Foje unu soldato staris sur la ĉaro, sed dum armeaj bataloj ĝenerale temis pri du aŭ tri soldatoj, el kiuj unu koncentriĝis pri la stirado de la veturilo kaj la alia respektive aliaj du batalis per glavo, lanco respektive arko kaj sagoj. Ofte la ĉaraj radoj estis ekipitaj per flanke fiksitaj kaj do turniĝantaj glavecaj armiloj, kiuj aldone kontribuis al vundigo de la malamikaj soldatoj kaj ĉevaloj aŭ al damaĝo de la malamikaj ĉaroj.

la egiptia faraono Ramseso la 2-a sur armea ĉaro

Taktiko redakti

Komence armeaj ĉaroj estis transportiloj por soldatoj, kiuj havis la taskon fortoŝpare porti fizike neelĉerpitajn militistojn al la batalejo. Pli poste evoluis pli moveblaj ĉaroj, kiuj per glavaj batalistoj kaj arkopafistoj mem aktive povis influi la batalon. La taktika rolo de armeaj ĉaroj ekde tiu momento similis al tiu de la tankoj dum la 20-a jarcento. Limigo tamen estis, ke la armeaj ĉaroj nur utilis en relative ebena kaj firma tereno. Fine ili pli kaj pli anstataŭiĝis per pli flekseblaj kaj pli malmultekostaj rajdantaj batalistoj.

Historio redakti

 
hitita armea ĉaro

La unuaj uzantoj de armeaj ĉaroj supozeble estis la militistoj de la kulturo Mitanni. Proksimume dum la jaro -1648 ŝemidaj enmigrantoj, kiuj en Egiptio nomatis Heka Chasut kaj greke Hyksos, invadis la Nilan Delton en antikva Egiptio per armeaj ĉaroj kaj tie konatigis la inventaĵon. La milite utilaj ĉaroj sisteme ekuziĝis de la hititoj, asiroj kaj antikvaj egiptoj. La torao plurfoje mencias la armeajn ĉarojn. En la libro Josuo kaj la Libro de juĝistoj ili eksplicite priskribigas kiel "feraj ĉaroj". La armeaj ĉaroj de la antikva Persa Imperio estis timataj pro aparte danĝeraj flanke fiksitaj kaj turniĝantaj glavecaj armiloj. La discipline trejnita soldataro de Aleksandro la Granda tamen havis efikajn strategiojn kontraŭ tiuj persaj armeaj ĉaroj, tial ke ili dum la batalo de Gaugamela ne gvidis al persa venko. Ankaŭ la armeoj de la imperio Pontus uzis similajn ĉarojn. En Eŭropo la keltoj estis inter la lastaj popoloj, kies armeoj dum bataloj intense uzis la armeajn ĉarojn.

Mitologio redakti

En la mitologio de diversaj popoloj armeaj ĉaroj nerekte ludas rolon. Ekzemple multaj hinduismaj dioj kiel Rama bildiĝas sur armeaj ĉaroj. Laŭ la greka mitologio la suna dio Helios ĉiutage sur armea ĉaro veturas tra la ĉielo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti