Listo de luktoartoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Batalarto)

Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano.

Musashi, samurajo kaj la aŭtoro de Kvin ringoj.

Ekzemploj de manieroj redakti

Kelke da manieroj de luktoartoj estas nomataj (en la ordo alfabeta):

  • Baranta - hungara maniero, kies nomo signifas "preparo al lukto" aŭ "sensanga lukto".
  • Ĵudo (柔道) - japana maniero, kies nomo signifas "milda arto"[1]
  • Ĵuĵicuo (柔術) - japana maniero, kies nomo ankaŭ signifas "milda arto" [2]
  • Karateo (空手) - japana maniero, kies nomo signifas "malplena mano"[3]
  • Kendo (剣道) - japana maniero, kies nomo signifas "maniero de glavo"[4]
  • Sanŝo - ĉina memdefenda sistemo kiu kunmiksas piedbatbokson kun luktado.
  • Taekwondo (태권도) - korea maniero, kies nomo signifas "arto de pugnofrapo kaj piedfrapo"[5]
  • Tangsudo (당수도, en angla transskribo tang soo do) - korea maniero, kies nomo signifas "arto de ĉina mano"[6]
  • Vovinamo el Vjetnamio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti