Batalo ĉe Kruto (ukraine Бій під Крутами) okazis la 30-an de januaro 1918 apud la fervoj-stacio Kruti. La rusian bolŝevistan sesmil-soldatan taĉmenton sub komando de M. Muravjov, konsistantan el moskvaj soldatoj kaj maristoj de Balta militŝiparo, kontraŭstaris 300-kapa bataliono de studentoj el la Kijiva Universitato sub la komando de kapitano Averkij Honĉarenko. La batalo daŭris ĉ. 5 horojn kaj finiĝis per malvenko de l' ukraina flanko. Kvankam la batalo ne grave influis la agres-militon de soveta Rusio kontraŭ la juna Ukraina Popola Respubliko (UPR), tamen ĝi havis grandan signifon por la popola spirito danke al heroismo de l' ukrainaj junuloj, kiuj pereis apud Kruti-stacio.

Entombigo de herooj en Kievo

Kiam estis subskribita Traktato de Brest-Litovsk, oni decidis solene entombigi restaĵojn de la pereintaj studentoj. La funebra ceremonio okazis sur la Askolda tombmonto en Kievo la 19an de marto 1918. La funebradon partoprenis la prezidento de UPR Miĥajlo Hruŝevskij (li ankaŭ faris paroladon). La ukraina poeto Pavlo Tiĉina dediĉis al la herooj de Kruto poemon "Memore al la tridekopo" (ukraine: Пам’яті тридцяти). La poemon esperantigis Paŭlo Moĵajev.

Dum la komunisma reĝimo en Ukrainio oni prisilentis la batalon.

Monumento redakti

La sekva di-servo sur la Askolda tombmonto post multaj jaroj de fizika kaj morala teroro okazis nur la 29an de januaro 1992. Dum soveta tempo la Askolda tombejo estis ruinigita, pro tio estis decidite fondi memoraĵon en vilaĝo Kruto. Dank'al helpo de prezidento Viktor Juŝĉenko la monumento estis farita kaj inaŭgurita somere 2006; la aŭtoro - skulptisto Anatolij Hajdamaka. Sur la 7-metra monteto staras 10-metra ruĝa kolono - kopio de kolonaro de Kijiva Universitato, kie lernis multaj studentoj-herooj. Ĉe la montpiedo troviĝas preĝejeto kaj kruc-forma lageto.