Batalo ĉe Legnica

La batalo ĉe Legnica okazis ĉe la urbo Legnica en Silezio, aktuala Pollando, la 9an de Aprilo 1241. Temis pri klopodo haltigi la avancon tra Eŭropo de la hordoj de mongoloj. Spite la venkon de la mongoloj, ilia interna nestabileco malhelpis ilin sekvi la avancon kaj tiu estis la plej okcidenta punkto kiun ili atingis en Eŭropo.

Batalo ĉe Legnica.

La mongoloj estis invadintaj Centran Eŭropon en tri grupoj: el kiuj la unua konkeris Pollandon, venkinte la armeojn de Henriko la 2-a de Silezio kaj de la Granda Superulo de la Ordeno Teŭtona ĉe Legnica. Dum atako la mongoloj uzis preferatan taktikon: ŝajnigi retiriĝon por enmeti siajn persekutantojn en kaptilon. La pol-germanoj uzis armaĵojn, sed la mongoloj sagopafis la ĉevalojn kaj poste atakis la falintajn ĉevalirojn. Finfine ili incendiis la herbejon: ili havis protektitajn vizaĝojn, dum la malamikoj asfiksiiĝis.

La armeo de silezia, krakova kaj grandpollanda princo Henriko la 2-a tute neniiĝis. Oni ĉirkaŭkalkulas perdojn de 25 000 ĝis 30 000 homojn. La mongoloj laŭlegende sendis sakojn de eltranĉitaj oreloj al Batu Ĥano, kiu estis en Hungario. Henriko la 2-a kaj la Superulo de la Ordeno Teŭtona klopodis fuĝi, sed ambaŭ rezultis mortintaj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Amitai-Preiss, Reuven (1995). Mongols and Mamluks: The Mamluk-Ilkhanid War, 1260-1281. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-46226-6.
  • Hildinger, Erik (1997). Warriors of the Steppe: A Military History of Central Asia, 500 BC to 1700 AD. Nueva York: Sarpedon. ISBN 1-885119-43-7.
  • Kaufmann, J. E.; H. W. Kaufmann & Robert M. Jurga (2004). The Medieval Fortress: Castles, Forts, and Walled Cities of the Middle Ages. Cambridge: Da Capo Press. ISBN 978-0-30681-358-0.
  • Jackson, Peter (2005). The Mongols and the West, 1221-1410. Longman. ISBN 0-582-36896-0.
  • Morgan, David (1986). The Mongols. Oxford: Blackwell. ISBN 0-631-17563-6.
  • Nicolle, David (1990). The Mongol Warlords: Genghis Khan, Kublai Khan, Hulagu, Tamerlane. Poole: Firebird. ISBN 1-85314-104-6.
  • Reagan, Geoffry (1992). The Guinness Book of Decisive Battles. Nueva York: Canopy Books.
  • Saunders, John J. (2001) [1971]. The History of the Mongol Conquests. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1766-7.
  • Soucek, Svatopluk (2000). A History of Inner Asia. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-65169-7.
  • Sverdrup, Carl (2010). "Numbers in Mongol Warfare". Journal of Medieval Military History. Tomo VIII. Rochester; Woodbridge: Boydell & Brewer, ISBN 978-1-84383-596-7.