Batalo apud Mühldorf (955)

en 955 (dinastia konflikto)

La batalo apud Mühldorf okazis verŝajne en la 1.5.955 apud Mühldorf am Inn finante por ĉiam la ribeloj de la liudolfidoj kio puŝis la Orientfrankan imperion en krizegon. La salcburga ĉefepiskopo Herold tiam estis kaptita fare de la bavara duko Henriko la 1-a.

Post la forpaso de la luitpoldida duko Bertoldo, la reĝo enfeŭdigis la fraton Henriko la 1-a je Bavarujo por plifortigi la centran potencon de la germanaj reĝoj. Tiam la henrika nevo Luidolf el Ŝvabio sentis nerespektiĝon kaj startigis en 953, kun kelkaj gravaj luitpoldidoj, ribelon kontraŭreĝan. Milita eksplodo ne ekis antaŭ julio 953 per la sieĝo de Majenco kie troviĝis Liudolf. Sed jam antaŭ pasko evidentiĝis tiaj planoj, kiam reĝo Oto la 1-a venis en sian ne dece preparitan palatinejon de Ingelheim.

Kiam mallonge pli malfrue la hungaroj venis marodadi al Bavarujo, la ribeloj faris armisticon kun Oto kun limdato de 15.6.954. Ĉe la dieto de Langenzenn en la 16.6.954 multaj el ili kapitulacis, inter kiuj estis kaj la lorena duko Konrado la Ruĝa - kontraŭe al Liudolf kaj la bavara palatino Arnulf la 2-a. Ĉar ili preferis marŝi en la direkto de Ratisbono. Ratisbone ilin ĉirkaŭis la truperoj otaj eksieĝonte. Dum provo eskapi, Arnulf mortis en la 22.6.954 en batalo kontraŭ trupoj de margrafo Gero.

Ĉi konflikto ne vere finiĝis antaŭ la batalo apud Mühldorf, kie la salcburga arkiepiskopo (kiu estis favoranto de Liudolf) arestiĝis. Pune li estis blindigita kaj sendita ekzilen al Säben. La sekvanta batalo de Augsburg en la 10.8.955 taksendas grandioza venko de Oto, kiam la hungara minaco por Suda Germanujo ĉesis.

Eksteraj ligiloj

redakti