Batalo de Abukiro (1799)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Batalo de Abukiro (apartigilo).

La Batalo de Abukiro estis batalo en kiu Napoleono Bonaparte venkis super la Otomana armeo de Seid Mustafa Paŝa la 25an de Julio, 1799, dum la kampanjo de Egiptio.[1] Ĝi estis konsiderata la unua batalo nomita per tiu nomo, ĉar jam estis tie ŝipa batalo la 1an de Aŭgusto, 1798, nomita Batalo apud la Nilo (okazos dua batalo la 8an de Marto, 1801). Kiam la Francaj fortoj estis revenintaj el kampanjo el Sirio, tuj la Otomanaj fortoj estis transportitaj al Egipto fare de la brita floto de Sidney Smith por finigi la francan regadon en Egiptio.[2][3]

Batalo de Abukiro.

Seid Mustafa Pasha estis sperta komandanto kiu estis luktinta kontraŭ Rusio. Li sciis ke la kavaleriaj atakoj kontraŭ la Francaj rotoj estis neutilaj. Tiele li serĉis eviti lin per fortikigo de sia strandejo per du defensivaj linioj. El tiu strandejo Mustafa povis organizi la invadon de Egiptio. Tamen, Napoleono tuj vidis la mankon en la taktiko ĉar la Turkoj ne havis kien iri okaze de malvenko.[4]

La Francoj atakis la Otomanajn poziciojn kaj tuj ekrompis tra la unua defensiva linio antaŭ ĝi estis tute kompletigita. La dua linio, tamen, montriĝis malfacile venkebla kaj la Francoj retiriĝis por ioma tempo. Je tiu punkto, la kavaleria generalo Murat vidis sian oportunon kaj atakis per sia kavalerio, tuj venkante la eksponitajn Turkojn.[4]

La ŝarĝo de Murat estis tiom rapida ke li venis eĉ ene de la tendo de Mustafa kaj kaptis la Turkian komandanton, fortranĉante du el la fingroj de la Turko per sia sabro. Reage, Mustafa pafis al Murat en la makzelo. Tuj, Murat estis operaciita kaj pluigis siajn taskojn la venontan tagon.

La Turka armeo panikis. Kelkaj Otomanoj dronis klopodante naĝadi ĝis la Britaj ŝipoj kiuj estis du mejlojn for el la strando, dum aliaj fuĝis al la Abukira kastelo, sed ili kapitulacis tuj poste. La Turkoj suferis ĉirkaŭ 8 000 perdojn kaj la Francoj nur 1 000.[5] Novaĵoj pri la venko alvenis al Francio antaŭ Napoleono alvenis en Oktobro kaj tio faris lin eĉ pli populara, grava afero konsiderante la problemojn de la Franca Direktoraro. Tiu batalo portempe sekurigis la kontrolon de Francio super Egiptio.[6]

Koordinatoj: 31° 19′ N 30° 04′ O / 31.317 °N, 30.067 °O / 31.317; 30.067 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Durant 1975, p. 113.
  2. Durant 1975, p. 113.
  3. McLynn 2002, p. 195.
  4. 4,0 4,1 McLynn 2002, p. 196.
  5. McLynn 2002, pp. 196–197.
  6. McLynn 2002, p. 202.

Bibliografio redakti

  • Connelly, Owen. 2006. Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. MD: Rowman and Littlefield.
  • Durant, Will. 1975. The Age of Napoleon. New York: Simon and Schuster.
  • McLynn, Frank. 2002. Napoleon. New York: Arcade.
  • Smith, D. The Greenhill Napoleonic Wars Data Book. Greenhill Books, 1998.