La batalo de Alarcos (en araba: معركة الأرك ma'rakat al-Arak) estis batalo okazinta ĉe la kastelo de Alarcos (en araba: al-Arak الأرك), situa sur monteto ĉe la rivero Gvadiano, proksime de la loko kie nun estas la aktuala urbo Ciudad Real (Hispanio), la 19an de julio 1195, inter la kristanaj trupoj de Alfonso la 8-a de Kastilio kaj la almohadoj de al-Mansur, kio finis per la venko de la arabaj trupoj, kio senstabiligis komplete la Regnon de Kastilio kaj bremsis ĉian klopodon de "reconquista" ĝis la batalo de Las Navas de Tolosa, kiu okazos en 1212. Oni ĉirkaŭkalkulas nun ke batalis 250,000 homoj en ĉiu flanko.

Orienta fasado de la Kastelo de Alarcos, kun la restaĵoj de kvinlatera turo kaj nefinita elfosaĵo.