La Batalo de Alesia estis la batalo dum la malfrua somero de la jaro 52 antaŭ Kristo, kiu decidis la Gaŭlan Militon inter la la armeo de la Romia Imperio, gvidita de la armeestro Julio Cezaro, kiuj celis konkeri la keltan Gaŭlion, kaj ties loĝantoj, tiuj defendis sin sub gvido de la armeestro Vercingetoriks. Venkanto de la batalo estis la romia armeo, kiu tiel firmigis sekvan plurjarcentan romian regadon de Gaŭlio.

Batalo de Alesia
Konflikto: Gaŭla Milito
Vercingetoriks post la batalo devas omaĝe meti siajn armilojn antaŭ la piedojn de Cezaro
batalosieĝo
Daŭro: septembro-oktobro 52 aK
Loko: Alesia, preter Alise-Sainte-Reine
Rezulto: Romia venko
Flankoj
Romia Respubliko Gaŭloj
Komandantoj
Julio Cezaro
Marko Antonio
Vercingetoriks
Forto
60 000 -80 000 330 000
vdr
ora monero kun la portreto de Vercingetoriks

La batalo en la nuntempa kulturo redakti

La gaŭla rezisto kontraŭ la Romia Imperio sub la gvidanto Vercingetoriks, kiu finiĝis per la malvenko de Alesia, precipe dum la 19-a jarcento iĝis nacia mito en Francio, kompare al la heroigo de la ĝermana armeestro Arminius, kiu venkis romian legion, en Germanio. En la nuntempa populara literaturo la batalo de Alesia estas konata aparte pro multfojaj mencioj en la serio de bildrakontoj pri la gaŭlo Asteriks kaj siaj amikoj (Dojeniks: "Alesia? Mi konas neniun Alesia!"). Dum la jaro 2001 kreiĝis la kineja filmo Vercingétorix, en kiu rolis la aktoro Christopher Lambert.

 
aludo al la Batalo de Alesia kun mencioj de Vercingetoriks kaj Julio Cezaro en la esperantlingva bildrakonto Asteriks la Gaŭlo