La batalo de Annual okazis la 22-an de julio en 1921 en hispana Maroko kaj kiel parto de la Rif-milito. Ĝi estis milita batalo inter la hispana armeo kaj la ribelantoj de Rif-montaro. En la hispana lingvo, oni parolas ankaŭ pri katastrofo de Annual. La malvenko kondukis en Hispanio al krizo en la interna politiko kaj al trapenso de la kolonia politiko en la Rif-regiono.

Antaŭeventoj redakti

En 1921 ekis Hispanio el la jam okupitaj marbordoj ofensivon al nord-orienta Maroko. La antaŭenpuŝo okazis sen bona antaŭpreparo, sen konvena komunikada reto.

Batalo redakti

Post kiam la fortigita garnizono ĉe Igueriben estis okupita, same estis okupita – post kvintaga atako – la 22-an julio de 1921 ankaŭ la hispana garnizono de Annual (estrita tiam de generalo Manuel Fernández Silvestre). La ribelantoj – sub komandado de Mohammed Ben Abdel-Krim, iama burokrato de la hispana administrado en Melilo – okupis ankaŭ pluajn 20 hispanajn apogpunktojn. La troetendiĝinta hispana milistista strukturo kolapsis en la kolonio. Ĉe bordo de Afrau, hispana militŝipo sukcese evakuis garnizonon. La hispanaj trupoj kaj civiluloj de Zoco el Telata de Metalsa en sudo transiris al la franca zono.

La travivintaj hispanaj trupoj retiriĝis sub komandado de generalo Felipe Navarro 80 km en Fortreso Monte Arruit. Tie ili estis ĉirkaŭitaj, generalo Dámaso Berenguer Fusté, hispana altkomisaro de la protektorato, interkosentis kun la ribelantoj pri kapitulacio, la 9-an de aŭgusto. La ribelantoj do murdis multajn rifuĝintojn en Fortreso General Navarro kaj pluaj 600 estis militkaptitaj. Kvankam la urbo Melilo estis nur en proksimo de 40 km, sed oni ne povis atendi apogon, ĉar eĉ ili ne havis sufiĉe da forto.

Sekvoj redakti

Hispanio rapide kuntiris fortojn de la hispana armeo kaj tiuj estis ŝipigitaj al Melilo kaj servis tie por certigi la urbon. Fine de novembro, Monte Arruit estis reokupita.

La resumo de la hispana parlamento listigas 13.363 mortintoj kaj malaperintojn kaj ĉ. 1.000 mortintajn ribelantojn. Hispanio perdis 20.000 fusilojn, 400 maŝinfusilojn kaj 129 artilerian kanonon.

La hispana militministro ordonis inspekcion. Sub gvido de Juan Picasso González, la komisionon alvenis al la konkludo, ke okazis multaj militaj-strategiaj eraroj, sed ili ne kulpigis la reĝon Alfonso la 13-a, kvankam diversaj fontoj montris, ke la reĝo kuraĝigis la generalon Silvestre al la ofensivo.

La krizo subfosis aŭtoritaton de la monarĥio. La reĝo permesis militistan puĉon de generalo Miguel Primo de Rivera, sed post kelkaj jaroj la malprestiĝo kondukis fine al fondo de la Dua Hispana Respubliko.

La katastrofo de Annual estas priskribita en du famaj noveloj – Imán de Ramón J. Sender kaj La Ruta de Arturo Barea.