La Batalo de Bailén estis luktita en 1808 de la Hispana Armeo de Andaluzio, estrita de la Generaloj Francisco Castaños kaj Theodor von Reding, kaj la 2a Korpuso de Observado de la Imperia Franca Armeo de la Gironde sub Generalo Pierre Dupont de l'Étang. Tiu batalo estis la unua malvenko en malferma batalkampo de la Napoleona armeo.[1] La plej forta lukto okazis ĉe Bailén, nome vilaĝo ĉe la rivero Guadalquivir en la Provinco Ĥaeno de suda Hispanio.[2]

La kapitulaco de Bailén de José Casado del Alisal. Oleo sur tolo. Muzeo Prado.

En Junio de 1808, post la ampleksaj ribeloj kontraŭ la Franca okupado de Hispanio, Napoleono organizis Francajn unuojn en moveblaj kolonoj por pacigi la ĉefajn centrojn de rezistado de Hispanio. Unu el tiuj, sub la Generalo Dupont, estis sendita tra Sierra Morena kaj suden tra Andaluzio al la haveno de Cádiz kie Franca ŝiporoto restis je manoj de hispanoj. La imperiestro konfidis ke kun 20,000 homoj, Dupont venkus super ajna opozicio trafita survoje.[3] Eventoj tamen montriĝis male, kaj post rabadi la areon de Kordovo en Julio, Dupont revenis al la stepoj de la nordo de la provinco por atendi plifortigojn. Dume, la Generalo Castaños, komande de la hispana armeo ĉe San Roque, kaj la Generalo von Reding, Guberniestro de Málaga, veturis al Sevilo por negoci kun la Sevila Junta — patriota asembleo komisiita por rezisti la Francajn invadojn — kaj turni la provincajn kombinitajn fortojn kontraŭ la Francoj.

La malsukceso de Dupont por lasi Andaluzion montriĝis katastrofa. Inter la 16a kaj la 19a de Julio, Hispanaj fortoj konverĝis al la Francaj pozicioj etendaj laŭlonge de vilaĝoj ĉe la rivero Gvadalkiviro kaj atakis je kelkaj punktoj, devigante la konfuzajn Francajn defendantojn ŝanĝi siajn diviziojn tie kaj tie. Dum Castaños frontis Dupont ĉe Andújar, Reding sukcese trairis la riveron ĉe Mengíbar kaj kaptis Bailén, intermetante sin mem inter ambaŭ aloj de la Franca armeo. Kaptita inter Castaños kaj Reding, Dupont klopodis malsukcese rompiĝi tra la Hispana linio ĉe Bailén per tri sangelverŝaj kaj senesperaj atakoj, perdante pli ol 2,500 homojn.

Kiam liaj kontraŭatakoj malsukcesis, Dupont alvokis batalpaŭzon kaj estis devigita subskribi la Konvencion de Andújar kiu specifis la kapitulacon de preskaŭ 18,000 homoj, kio faris Bailén la plej malbona katastrofo kaj kapitulacon de la Duoninsula Milito. En unu el plej polemikaj epizodoj de la kampanjo, Dupont devigis sian subulon, la Generalo Vedel, transdoni sian divizion spite ke Vedel estis poziciita ekster la hispana ĉirkaŭo, kun bona ŝanco eskapi.

Kiam la novaĵoj de la katastrofo atingis la Francan altan komandon en Madrido, la rezulto estis ĝenerala retiriĝo al la Ebro, abandonante multon de Hispanio al la ribeluloj. La malamikoj de Francio en Hispanio kaj tra Eŭropo salutis tiun unuan malvenkon de la ĝis tiam nevenkeblaj Imperiaj armeoj[4] — rakontoj pri la hispana heroeco inspiris Aŭstrion kaj montris la forton de tutlanda rezisto al Napoleono, ekigante la Kvinan Koalicion kontraŭ Francio.

Alarmita per tiu disvolviĝo, Napoleono por mallona tempo ekprenis la komandon de la Hispana scenejo kaj, estre de nelacaj trupoj kaj superaj nombroj, atakis la dubemajn Hispaniajn ribelulojn kaj ties Britajn aliancanojn, rekaptante Madridon en Novembro 1808. Farinte tion, tamen, la Franca militistaro dediĉis enormajn rimedojn al longa elĉerpmaniera milito karakterizata de fortaj perdoj antaŭ ataketoj de semkompataj Hispanaj geriloj, kio finfine kondukis al la elpelo de Francaj armeoj el Hispanio kaj la ekspono de suda Francio al la invado en 1814 de kombinitaj Hispanaj, Britaj kaj Portugalaj fortoj.

Referencoj redakti

  1. Vela, texto e ilustraciones, Francisco. (2007) La batalla de Bailén, 1808 : el águila derrotada, 1‑a eldono, Madrid: Almena Ediciones. ISBN 9788496170766.
  2. The Peninsular War. Author: Esdaile, Charles. Publisher:Penguin Books, 2002 Edition. Work:Chapter 3, Bailén - The Summer Campaign of 1808 .(ISBN 9780140273700)
  3. Chandler, p. 616
  4. Esdaile (2003), p. 62 notes, "Spain was overjoyed, Britain exultant, France dismayed, and Napoleon outraged. It was the greatest defeat the Napoleonic empire had ever suffered, and, what is more, one inflicted by an opponent for whom the emperor had affected nothing but scorn."

Literaturo redakti

  • Chandler, David G. (1994). The Campaigns of Napoleon. Weidenfeld & Nicolson. ISBN 0-297-81367-6.
  • Napier, William Francis (1867). History of the War in the Peninsula and the South of France from the Year 1807 to the Year 1814. 1. London: T & W Boone. [1] Alirita la 28an de Aŭgusto 2017.
  • Oman, Charles (1902). A History of the Peninsular War. 1. Oxford: Clarendon Press. [2] Alirita la 28an de Aŭgusto 2017.