Batalo de Iwo Jima

La Batalo de Iwo Jima (19a de februaro – 26a de Marto 1945) estis grava batalo en kiu la Usona Markorpuso surteriĝis kaj finfine konkeris la insulon Iwo Jima el la Imperia Japana Armeo (IJA) dum la Dua Mondmilito. La usona invado, nomita Operaco Detachment, havis la celon konkeri la tutan insulon, inklude la tri japan-kontrolitajn aerodromojn (kiel la Suda Kampo kaj la Centra Kampo), por havigi bazan areon por atakoj sur la japanaj ĉefaj insuloj.[1] Tiu kvinsemajna batalo enhavis kelkajn el la plej akraj kaj sangelverŝaj bataloj de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito.

Usona pafado kontraŭ la japanaj kavernoj en la norda flanko de la Monto Suribaĉi.
Loko de Iwo Jima, inter Marianoj kaj Japanio.

Post la fortaj perdoj okazintaj dum la batalo, la strategia valoro de la insulo iĝis polemika afero. Ĝi estis neutila bazo por la Usona Armeo kaj ankaŭ neutila por la Usona Ŝiparmeo kiel marbazo.[2] Tamen, la Ŝiparmeaj Konstrubatalionoj rekonstruis la aerodromojn, kiuj estis uzataj kiel porurĝaj surterigejoj por la usonaj B-29-oj.[3]

La japanaj IJA-aj pozicioj en la insulo estis tre forte fortikitaj, kun densa reto de bunkroj, kaŝitaj artileriaj lokoj, kaj 18 km da subteraj tuneloj.[4][5] La usonaj surteraj fortoj estis helpitaj pere de etenda elŝipa artilerio, kaj havis kompletan aeran superecon havigitan de la Usona Ŝiparmeo kaj de la Markorpusaj aviadilistoj dum la tuta batalo.[6]

La japanaj batalmortoj estis trifoje la nombro de usonaj mortoj kvankam, unike inter la marbataloj de la Pacifika Fronto, la usonaj totalaj perdoj estis (mortintoj kaj vunditoj) pli ol tiuj de japanoj.[7] El la 21,000 japanaj soldatoj de Iwo Jima en la komenco de la batalo, nur 216 estis kaptitaj prizonuloj, kelkaj el kiuj estis kaptitaj nur ĉar ili iĝis senkonsciaj aŭ alimaniere kripligitaj.[8] La majoritato de la ceteroj estis mortigitaj en batalo, kvankam oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiom multaj kiom ĝis 3,000 plue rezistis ene de nombraj kavernaj sistemoj dum multaj tagoj, finfine mortigintaj pro vundoj aŭ kapitulacis post kelkaj semajnoj.[9][10]

Spite la sangelverŝa luktado kaj multaj perdoj de ambaŭ flankoj, la usona venko estis certa el la komenco. Enorma usona supereco en homoj kaj armiloj same kiel kompleta aerhegemonio — kongrue kun maleblo de japana retiriĝo aŭ plifortigo, kun malabunda kvanto de manĝaĵoj kaj liveraĵoj — permesis ke apenaŭ estus ebloj ke la usonanoj malvenku.[11]

La 19an de februaro, 1945, la 133a Ŝipkonstrua Bataliono aliĝis al la Kvina Maramfibia Korpuso kaj al la Kvara Mardivizio por la amfibia atako en Iwo Jima. La tuta forto surteriĝis en Iwo Jima la T-Tagon kaj la unua atakotajdo estis direktita de la Kvara Mardivizio. La 133a NCHB suferis grandajn perdojn dum la pafado por Iwo Jima. Tiuj suferis 370 perdojn, pli ol 40 procento de la 875 homoj kiuj surteriĝis, nome la plej alta kvanto de perdoj kiel parto de unusola batalo en la historio de Ŝipkonstruaj Batalionoj.[12]

La foto de Joe Rosenthal de Associated Press pri la hisado de la usona flago sur la montopinto de la 169 m alta Monto Suribaĉi fare de ses usonaj marsoldatoj iĝis ikona bildo de la batalo kaj de la usona militbarakto en la Pacifiko.[13]

Notoj redakti

  1. Morison, Samuel Eliot (2002) [1960]. Victory in the Pacific, 1945. Volume 14 of History of United States Naval Operations in World War II. Urbana, IL: University of Illinois Press. ISBN 0-252-07065-8. OCLC 49784806.
  2. Pratt, William V. (2a de Aprilo 1945). "What Makes Iwo Jima Worth the Price". Newsweek. p. 36.
  3. "John Clements Collection". loc.gov. Alirita la 16an de Decembro 2018.
  4. "Letters from Iwo Jima". World War II Multimedia Database. Arkivita el la originalo la 12an de decembro 2007.
  5. "Battle of Iwo Jima—Japanese Defense". Arkivigite je 2017-08-05 per la retarkivo Wayback Machine World War II Naval Strategy. Alirita la 16an de Decembro 2018.
  6. Video: Carriers Hit Tokyo! 1945/03/19 (1945). Universal Newsreel. 19a de marto 1945. Alirita la 16an de Decembro 2018.
  7. O'Brien, Cyril J. "Iwo Jima Retrospective". Arkivita el la originalo en 7a de junio 2007. [1] Alirita la 16an de Decembro 2018.
  8. Burrell 2006, p. 83
  9. Burrell 2006, p. 83. Burrell parolas pri kiel multaj historiistoj superĉirkaŭkalulis la nombron de japanaj defendantoj, kun 20,000 kaj eĉ 25,000 listigitaj. Burrell metas la gamon inter 18,060 kaj 18,600, kaj precize 216 el tiuj kaptitaj prizonuloj dum la daŭro de la batalo. Aliaj 867 prizonuloj estis kaptitaj de la Usona Armeo inter aprilo kaj junio, post la marsoldatoj estis foririntaj.
  10. John Toland, Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire 1936–1945, paĝo 669
  11. Adrian R. Lewis, The American Culture of War: The History of U.S. Military Force from World War II to Operation Iraqi Freedom, New York 2007, p. 59
  12. Williams, Cliff (11a de Novembro, 2015). "NMCB 133 Honors Iwo Jima Seabees' Memory with Black Hell Squad Competition". Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Seabee Online. Alirita la 16an de Decembro 2018. Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas en la publika havaĵo.
  13. Landsberg, Mitchell (1995). "Fifty Years Later, Iwo Jima Photographer Fights His Own Battle". Associated Press. Arkivita el la originalo en la 5a de septembro 2007. Alirita la 16an de Decembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti