Batalo de Karbalo

batalo en 680 inter la Umajida kaliflando kaj la armeo de Ĥusejn filo de Alio
(Alidirektita el Batalo de Karbala)

La Batalo de Karbalo estis batalatako okazinta la 10an de Oktobro 680, fare de armeo de pli ol 4000 homoj sendita de Jazid la 1-a, de la Umajida Kaliflando kontraŭ malgranda grupo de familianoj kaj sekvantoj kiuj estis la akompanantaro de Ĥusejn ibn Ali, nepo de la profeto Mahomedo.

Pentraĵo de Ĥusejn portanta sian infanan filon dum li direktas sin al la armeo de Ĝazid. La Batalo de Kerbala markis la definitivan apartigon de la du islamaj branĉoj.

Ĥusejn estis veturanta al Kufa, kien oni estis invitinta lin por kunhavi la povon de la kaliflando. La grupo de akompanantaro estis atakita proksime de la urbo Karbalo, en Irako, kaj estis mortigitaj ĉiuj 72 viroj inter kiuj Ĥusejn mem.

La majoritato de ŝijaistoj konsideras la datrevenon de la batalo kiel sankta funebra tago kaj en tiu dato ili rekreas rite la morton de Ĥusejn. Liaj restaĵoj kuŝas en Karbalo, urbo konsiderata de la kredantoj kiel sankta loko.