Batalo de Little Bighorn

(Alidirektita el Batalo de Little Big Horn)

Batalo de Little Bighorn (nomata ankaŭ de indianoj: Batalo sur Greasy Grass) - la batalo okaziĝinta la 25-an de junio 1876 inter soldataro de Usono komandata de subkolonelo George Armstrong Custer kaj nordamerikaj indianoj, ĉefe Siuoj, sub la gvido de Freneza Ĉevalo (Tashunka Witko), Sidanta Taŭro (Tatanka Yotanka) kaj aliaj indianestroj.

Indianoj la batalon gajnis, ĉiuj partoprenantaj soldatoj de la ĉefaj rotoj de la 7-a regimento de kavalerio kun akompanantaj civiloj pereis. Tio tamen ne haltigis konkeradon de la indiĝenaj teroj de Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kaj Nigraj Montoj.

Eksteraj ligiloj redakti