Batalo de Nagashino

La batalo de Nagashino (japane: 長篠の戦い, Nagashino no Tatakai) okazis la 28-an de junio 1575 ĉe Nagashino-kastelo en la provinco Mikawa en Japanio. Okudaira Sadamasa, vasalo de Tokugawa Ieyasu, kiu defendis la kastelon, estis atakita, ĉar li minacis la Takeda-klanon.

Batalo de Nagashino
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
Generalo atakigante al siaj trupoj la kastelon de Nagashino en 1575, far Yoshitoshi
batalo
Daŭro: 28-an de junio 1575
Loko: Nagashino, en la provinco Mikawa, Japanio
Rezulto: fiasko de la seĝo; venko de la klanoj Tokugawa kaj Oda
Flankoj
Takeda-trupoj Trupoj de Tokugawa Ieyasu kaj Oda Nobunaga
Komandantoj
Takeda Katsuyori, Anayama Nobukimi, Takeda Nobukado, Takeda Nobutoyo Oda Nobunaga, Tokugawa Ieyasu, Okudaira Sadamasa
Forto
15.000 viroj 38.000 viroj
Perdoj
10.000 mortintoj, inter ili 54 samurajestroj
Takeda Nobuzane
Baba Nobufusa
Yamagata Masakage
Naito Masatoyo
Hara Masatane
Sanada Nobutsuna
Sanada Masateru
Kasai Mitsuhide
Wada Narishige
Yonekura Shigetsugu
nekonataj
vdr

Ambaŭ Tokugawa kaj Oda Nobunaga sendis trupojn por subteni la sieĝon kaj Takeda Katsuyori malvenkis. La venko de la okcidentaj taktiko kaj pafiloj de Oda super la kavaleriatakoj de Takeda estas ofte menciita kiel turniĝo en la japana militarto. Multaj citas la batalon de Nagashino kiel la unua moderna batalo en Japanio. Ironie, la kavaleriatakoj de Takeda, reprezentantaj malnovan, tradician militmanieron, estis inventitaj de la patro de Takeda, Shingen, nur antaŭ unu generacio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Lamers, Jereon P (2000). 'Japonius Tyrannus'. Leiden: Hotei Publishing.
  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.
  • Turnbull, Stephen (2000). 'Nagashino 1575: Slaughter at the Barricades'. Oxford: Osprey Publishing.