Batalo de Plata-Rivero

La Batalo de Plata-RiveroBatalo de la Rivero Plata (konata surloke ankaŭ kiel Batalo en la Golfo de Montevideo) estis la unua marbatalo inter britaj kaj germanaj ŝipoj dum la Dua Mondmilito. Krome, ĝi estis la sola epizodo de tiu milito okazinta en Sudameriko, nome en teritoriaj akvoj de Urugvajo, precize antaŭ la estuaro de la Plata-Rivero. Partoprenis ĝin la germana kirasŝipo Admiral Graf Spee, kaj la britaj krozŝipoj HMS Ajax, HMS Achilles kaj HMS Exeter. Ĝi okazis en la 13-an de decembro 1939. La germanoj suferis perdon de 36 mortintoj, dum la britoj suferis perdon de 72 mortintoj. La kvar engaĝiĝintaj ŝipoj estis damaĝitaj.

HMS Achilles vidata el HMS Ajax dum la Batalo de Plata-Rivero.