La Batalo de Poljana (14a de majo – 15a de majo, 1945) estis batalo de la Dua Mondmilito en Jugoslavio. Ĝi startis en Poljana, ĉe la vilaĝo Prevalje en Jugoslavio (nune Slovenio),[1] kaj estis la fino de serio de kontraŭstaroj inter Jugoslavaj Partizanoj kaj granda retiriĝanta kolumno de la Akso nombre de 30 000 homoj. La kolumno konsistis el unuoj de la Germana Armeo (Wehrmacht), de la Armitaj Fortoj de la Sendependa Ŝtato Kroatio, de la Montenegra Popolarmeo (iamaj Ĉetnikoj kaj survivantoj de la Batalo de Lijevĉo),[2] kaj de fortoj de la Slovena Nacia Gvardio, same kiel aliaj faŝcismaj kunlaboremaj frakcioj kaj eĉ civiluloj kiuj klopodis fuĝi al Brit-kontrolita Aŭstrio. Tio okazis post Nazia Germanio oficiale kapitulacis la 8an de majo.

Matene de la 14a de majo, grava forto de kroatoj kun kelkaj montenegranoj kaj slovenoj alproksimiĝis al partizaaj pozicioj ĉe bieno Šurnik ĉe Poljana petante liberan pasadon okcidenten. Tio estis malakceptita, kaj komenciĝis pafado el ambaŭ flankoj. La atakoj de la krostoj de NDH, inklude artilerion,[3] intensiĝis posttagmeze, vespere kaj nokte, kaj fine ĉesis matene de la 15a de majo per la alveno de ĉirkaŭ 20 britaj tankoj. Tensa negocado sekvis, dum kiu la brita oficiroj klarigis, ke ili ne havigos protekton al la kunlaborintoj kaj ke senkondiĉa kapitulaco al la Partizanoj estas la nura eblo. Blankaj flagoj de kapitulaco estis finfine aperintaj je la 4a pt la 15an de majo.[4]

Mortoj ĉirkaŭkalkulitaj de Partizanoj estis almenaŭ 310 el la Akso, krom 250 vunditoj. De Partizana flanko, perdoj estis konsiderine pli malaltaj, none malpli ol 100 mortintoj kaj vunditoj.

La kapitulaco de tiu lasta areo de la Aksa rezistado 8 tagojn post la oficiala fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo, nome la kapitulaco de germanoj la 7an de majo 1945, estis la lasta grava batalo de la Dua Mondmilito en Eŭropo.

Notoj redakti

  1. Channel 4 - History - World War II: A chronology
  2. Thomas, 1995, p.23
  3. "Memories of a Croatian Soldier: Zvonko's Story", membiografiaj notoj de Zvonko Springer (ZS), Anif (Salzburg), 1999
  4. Franci Strle: Veliki Finale na Koroškem (2a eldono, 1977) p 322-354

Bibliografio redakti

  • Thomas, N., Mikulan, K. kaj Pavelic, D. Axis Forces in Yugoslavia 1941-45, Osprey, London, 1995. ISBN 1-85532-473-3