La batalo de Saipano estis batalo ene de la kadro de la Pacifika Milito, ene de la Dua Mondmilito, okazinta sur la insulo Saipano (insuloj Marianoj) inter la 15a de junio kaj la 9a de julio 1944. Estris la usonajn fortojn la leŭtenanta generalo Holland Smith kaj la japanajn la leŭtenanta generalo Ĝoŝicugu Saito. La usonanoj estis pli ol duoble la fortojn de la 31 000 japanoj. La usonanoj suferis 3426 mortojn, dum la japanoj 29 000 mortojn (9000 el kiuj pro memmortigo, inter kiuj multaj civiluloj konvinkitaj de la japana propagando, ke usonanoj masakraĉos ilin).

La invado al Saipano surprizis la japanojn kiuj atendis la atakon pli sude. La japanoj plej ofte kontraŭatakis nokte, ĉefe post kaŝiĝo en kavernoj.