Batalo de Smolensko (1941)

La Batalo de Smolensko de 1941 referencas al la unua batalo en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito en Smolensko, okazinta inter la germanaj trupoj de la Grupo de Armeoj de Centro (Heeresgruppe Mitte) kaj la trupoj de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. La 6-an de julio, t.e. la dekkvinan tagon de la germana fulmomilito komenciĝis la batalo de Smolensko - unua pli signifa rezisto de Ruĝa Armeo en la centra areo de la Orienta Fronto fare de la sovetanoj, kiuj sukcesis bremsi la antaŭeniron de la Grupo de Armeoj de Centro dum du monatoj. Tio estis atingita pere de nombraj kontraŭatakoj, kiuj kvankam malbone kunordigitaj kaj tre kostaj, okazis stagnadon de la germanoj en ilia antaŭeniro al Moskvo, devigante ilin al ŝanĝo de strategio; krome la sovetanoj akiris tempon valoran por regrupigi siajn trupojn kaj prepari la defendon de Moskvo.

Germana kavalerio proksime de Smolensko, kontemplante la panoramon de la taktiko de bruligita tero.

Du semajnojn post komenco de la Operaco Barbaroso generalo Franz Halder notis en sia taglibro: Ĝenerale oni jam povas diri, ke la tasko frakasi ĉefajn fortojn de la Ruĝa Armeo antaŭ Daŭgavo kaj Dnepro estis plenumita. (...) Tial ne estos troigo la diro, ke la kampanjo kontraŭ Rusio estis gajnita dum 14 tagoj. Wehrmacht atingis la riveron Dnepro - Ruĝa Armeo en Okcidenta Sovetunio estis frakasita.

La deksepan tagon de fulmomilita germana invado al Sovetunio generalo Franz Halder raportis al Adolf Hitler ke el 164 kalkulitaj unuoj de soveta infanterio 89 estis detruitaj, 46 kapablis batali, 18 troviĝis sur helpaj frontoj (ekz. en la finna), restadloko de 11 estis nekonata.

Kvankam la germanoj havis malpli da soldatoj, nome 430 000, kontraŭ 581 600 de la Ruĝa Armeo, tiuj estis superaj en disponeblo de tankoj, nemalhaveblaj por antaŭeniro, nome 1200 germanaj tankoj kontraŭ 700 de sovetanoj, sed pli altaj nombroj depende de la fonto. Tio estas iela klarigo de la diferenco en homperdoj, nome 30 000 mortoj por germanoj, dum sovetanoj suferis 186 144 mortojn kaj 300 000 estis kaptitaj. Oni ofte indikas sep fazojn, el kiuj la unua startis la 10-an de julio (germanaj trupoj atingis malproksimajn antaŭurbojn de Leningrado) kaj la lasta finiĝis la 12-an de septembro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Clark, Alan (1965). Barbarossa: The Russian-German Conflict, 1941–45. New York: Morrow. ISBN 0-688-04268-6.
  • Evans, Richard J. (2008). "2". The Third Reich At War. London & New York: Penguin. ISBN 978-0-14-101548-4.
  • Glantz, David M. (2010). Barbarossa Derailed: The Battle for Smolensk 10 July – 10 September 1941. Solihull, England: Helion & Company. ISBN 1-906033-72-2.
  • Glantz, David M. (1995). When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler. Lawrence, KS: University Press of Kansas. ISBN 0-7006-0899-0.
  • Krivosheev, Grigori F. (1997). Soviet Casualties and Combat Losses in the Twentieth Century. London: Greenhill Books. ISBN 1-85367-280-7.
  • Stolfi, R. H. S. (1993). Hitler's Panzers East: World War II Reinterpreted. Oklahoma City: University of Oklahoma Press. ISBN 0-8061-2581-0.
  • Ziemke, Earl F. (1987). Moscow to Stalingrad. Center of Military History, United States Army. ISBN 9780880292948.