Batalo de Trzciano

Batalo de Trzciano (pole: Bitwa pod Trzcianą, Bitwa pod Trzcianem) – armita kunpuŝiĝo, kiu okazis la 27-an de junio 1629 dum la pola-sveda milito (1626–1629).

La batalo estas konsiderata la plej granda pola venko el tempo de la batalo apud Kircholm – pola krona hetmano Stanisław Koniecpolski decide venkis la svedan armeon, komandatan de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. En tiu ĉi ĉefe kavaleria batalo la sveda kavalerio kontraŭ grandegaj propraj perdoj savis sian infanterion de neevitebla pereo.

Genezo redakti

Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa ricevis de imperiestro Ferdinando la 2-a militaran helpon de 5 mil infanterianoj kaj pistola kavalerio, kiun malfruprintempe 1629 alvenigis generalo Jan Jerzy Arnheim kaj tendarumis apud Grudziądz. La grupiĝon decidis likvidi la sveda reĝo forirante de Malbork kun 5 mil de infanterianoj kaj 4-mila infanterio. Kiam svedoj eksciis pri kunligiĝo de la fortoj de Arnheim kun armeo de la hetmano, komencis retiriĝon.

Batalo redakti

Retiriĝado de svedoj redakti

La revenan vojon al Malbork svedoj ekiris la 25-an de junio – la unua matene formarŝis el Kwidzyn Herman Wrangel, kiu komandis, ne kalkulante la kampadejon, 46 rotojn de infanterio kaj 25 rotojn de kavalerio. Johano, grafo de Rejno, kiu gvidis 17 rotojn de pistola kavalerio forlasis la urbon nur vespere. La retiriĝo pasadis en du kolumnoj – en unu la infanterio kun provizaĵ-transportiloj marŝis al Sztum, kaj la kavalerio protektanta ties marŝon iris laŭlonde de flanka vojo trapasanta Trzciano, Straszewo kaj Pułkowice (tra distrikto Kwidzyn) al Nowa Wieś (apud Sztum), kie kuniĝis la ambaŭ itineroj.

Trzciano redakti

Bibliografio redakti

  • L. Podhorodecki, Rapier i koncerz (Rapiro kaj ĉevalista glavo), Książka i Wiedza, 1985, Varsovio, p. 193–200, ISBN 83-05-11452-X, OCLC 176976102
  • Mała Encyklopedia Wojskowa (Malgranda Militista Enciklopedio), 1967, 1-a eldono